Aŭtoro: Jerzy Leyk – julio 2023
Kvankam Esperanto estas lingvo laŭgeneze planita (artefarita), ĝi, samkiel lingvoj etnaj, konstante evoluas. Ĝiaj gramatikaj reguloj kaj la kerno de ĝia vortprovizo estis kreitaj de la varsovia kuracisto kaj poligloto Ludoviko Zamenhof kaj publikigitaj en Varsovio en 1887 unue en la rusa, kaj poste, samjare, ankaŭ en la pola, franca kaj germana, sub la titolo Internacia lingvo.
Baldaŭ oni komencis nomi la lingvon “esperanto”[1] laŭ la kaŝnomo de ĝia kreinto, “Doktoro esperanto”.
Sufiĉe rapide ektroviĝis homoj pretaj lerni la novan lingvon, kaj ĝi komencis disvastiĝi tra Eŭropo. Estis farataj esperantigoj de literaturaĵoj el diversaj lingvoj, komencis eldoniĝi esperantaj revuoj, lernolibroj kaj vortaroj.
Tipologie — pro siaj vortprovizo, prononco, alfabeto, ortografio kaj gramatikaj reguloj — speranto povas esti klasifikita kiel hindeŭropa lingvo. Pro tio ĝi estas kulture eŭropocentra.
Esplorado kaj enklasigado de personoj tia- aŭ alimaniere ligitaj kun esperanto inkluzive ĝiajn uzantojn postulas, ke ni faru kelkajn distingojn, interalie laŭ la kriterioj de la grado de ilia lingvoregado, de la intenseco de ĝia uzado, de la kontaktoj kaj motivoj de la engaĝiteco.
Por la bezonoj de ĉi tiu artikolo mi enkondukas la ĉi-subajn nociojn kaj iliajn difinojn.
Nocioj koncernantaj kriterion de la grado de lingvoakiro:
Esperantofono, esperanto-parolanto— persono scipovanta uzi esperanton sufiĉe libere, ekz. sur la nivelo B1+/B2 (kiu estas plejofte konsiderata kiel la minimume atendata nivelo en mezgradaj lernejoj en Eŭropo koncerne la unuan fremdlingvon)o, kiu ankoraŭ ne ekregis tiugrade la lingvon, ne estas esperantofono.
Ĉi tiu grupo inkluzivas ankaŭ personojn, kiuj parolas esperanton ekde la infanaĝo — ofte kiel sian gepatran lingvon — kaj du- aŭ multlingvajn infanojn. En esperanto oni ordinare nomas ilin “denaska esperantisto” aŭ “denaskulo”.
Devigita esperanto-lernanto – persono lernanta esperanton pro devo antaŭ ol atingi la nivelon de esperantofono. Ekzemple elektinte esperanton kiel duan fremdan lingvon en lernejo/universitato aŭ aliĝinte al lingva eksperimento kun esperanto-lernado. Ĉi tiu grupo estas relative malgranda.
Libervola esperanto-lernanto – persono lernanta esperanton pro scivilemo, libervole kaj nedevige antaŭ ol atingi la nivelon de esperantofono. Ekzemple partoprenante en ĉeestaj aŭ distancaj kursoj aŭ kiel memlernantoj. Tio ĉi estas la plej granda grupo da personoj havantaj kontakton kun esperanto.
Estas signife, ke la proporcioj de personoj lernantaj esperanton pro devo kaj pro scivolemo estas tute inversaj al tiuj koncernantaj la lernadon de lingvoj etnaj kiel fremdaj.
Nocioj koncernantaj kriteriojn sociajn, kulturajn kaj psikologiajn:
Esperanto-medioj — la termino ampleksas homojn iel ajn rilatajn al esperanto aŭ al por-esperanta agado. Tiuj homoj povas esti socie ligitaj unu kun alia en loza aŭ provizore pli daŭra maniero, aŭ povas havi entute neniajn kontaktojn inter si. Tio estas nocio kun la plej vasta persona amplekso.
Esperanto-komunumo — kategorio de socia grupo, kies esenco estas la ekzisto de socia ligo kuniganta la personojn kaj donanta al ili senton de komuna aparteno. Ĉi-kaze temas pri kolektivo de personoj asociitaj kun esperanto kaj lige kun tio praktikanta sociajn kontaktojn en esperanto aŭ komunajn poresperantajn agadojn (tiuj homoj ne nepre estas esperantofonoj).
Esperanto-movado — kategorio de socia movado, t.e. de sociaj aktivadoj ne enteniĝantaj en la ekzistantaj instituciaj kadroj, kiuj celas fari ian ŝanĝon en la socio. Ĉi-kaze la celo estas almenaŭ disvastigi esperanton en neesperantistaj (eksteraj) medioj. La esperanto-movadoj estis kaj estas diversspecaj pro la politikaj kaj sociaj konvinkoj de iliaj anoj (ekz. deklare senpolitikaj, laboristaj, katolikaj, aliaj religiaj aŭ kvazaŭreligiaj, marksismaj, ideologie neŭtralaj).
Kun la paso de jaroj la esperanto-movadoj elkreis esperanto-komunumon, kiu ekzistas objektive en si mem, senkonsidere pri tio, ĉu la movado atingis ajnagrade siajn originajn celojn aŭ ne. La esperanto-komunumo estas, en sociologia senco, portanto, kaj transdaŭriganto de la esperantaj lingvo kaj kulturo.
Esperantisto
La nocio pri esperantisto postulas pliprecizigon pro la diversaj signifoj kaj konotacioj al ĝi atribuataj same en, kiel ankaŭ ekster la esperantistaro.
Ene de la esperanto-medioj kaj de la esperanto-komunumo troveblas interalie sekvaj nocie distingendaj nuancoj:
Esperantisto en larĝa senco — persono iel ajn rilata al esperanto. En tiu ĉi pritrakto gravas nek la nivelo de lingvoscio, nek la grado de engaĝiteco aŭ socia kuniĝo, nek la motivoj de koncerna persono.
Esperantisto en mallarĝa senco — persono aktive engaĝita dum difinita vivperiodo (eĉ se nur epizode) en plibonigo aŭ plifirmigo de la lingvoscio kaj/aŭ propago de esperanto per partopreno en la vivo de esperanto-komunumoj. En ĉi tiu pritrakto la nivelo de lingvoscio (t.e. la fakto esti aŭ ne esti esperantofono) ne gravas.
Vera esperantisto — persono, kiu kundividas la aktuale regantajn celojn de respektiva esperanto-movado kaj la ligitajn kun ili konvinkojn pri la grava rolo de esperanto por la homaro, kaj sin dediĉas al ilia disvastigo. Li devus esti esperantofono.
Rimarkindas ĉi tie, ke laŭ la reguloj de la esperanta vortfarado la vorto esperantisto devus signifi personon profesie okupiĝantan pri esperanto (analoge al anglisto aŭ frizisto) aŭ adepton de ia ideologio (ekz. marksisto, socialisto). Tamen tiu ĉi vorto ne akiris ĉi tiun signifon. Pli adekvata estus ekzemple esperantano, sed ĝi ne akceptitĝis en lingva kutimo.
En la eksteresperanta mondo gravan rolon ludas konotacioj ligitaj kun la percepto de la aktivado de la esperanto-medioj. Tiuj konotacioj ofte estas pejorative ŝarĝitaj. De ĉi tiu perspektivo pli pravigite estas uzi ĉi tie la pluralon:
Esperantistoj laŭ lingva kriterio estas personoj, kiuj parolas esperanton. La percepto estas laŭsignife proksima al tiu de la supre menciitaj esperantofonoj. La konotacio estas neŭtrala aŭ pozitiva (kuriozaĵa).
Esperantistoj laŭ kriterio de engaĝiĝo estas personoj aktive agantaj por disvastigo de esperanto. La percepto estas laŭsignife proksima al la supre menciitaj esperantistoj en malvasta senco. La konotacio estas ĝenerale markita neŭtrale, sed foje ankaŭ pejorative.
Esperantistoj laŭ kvazaŭideologia kriterio estas personoj aktive agantaj por desupra enkonduko de Esperanto pro ideologiaj kialoj, ofte agantaj prozelitisme kaj altrudiĝeme. La percepto estas laŭsignife iom simila al tiu de la supre menciitaj veraj esperantistoj. La konotacio en la ekstera mondo estas pejorativega kaj malakcepta.
De la fakto, ke en eksteresperantaj medioj la rilato mem al esperanto kiel lingvo estadas devenaĵo de la maniero, en kiu estas perceptataj la esperantistoj kiel ĝiaj portantoj, sekvas, ke kiam ili estas perceptataj kvazaŭideologie, la negativa rilato al ili transiĝas ankaŭ al esperanto kiel lingvo mem. Tio estas videbla precipe en sciencaj medioj, kiuj havas negativan sintenon al tiu ĉi kategorio de esperantistoj, opiniataj de ili stranguloj, homoj perdintaj kontakton kun la realo kaj fanatikaj. Simptome estas, ke por eviti tian percepton, iuj sciencistoj por nomi la lingvon, uzas ne la vorton “Esperanto”, sed “Internacia Lingvo”, kiel origine ĉe Zamenhof, ĝia kreinto (mallonge ILo = ilo, instrumento). Tiel faras la sciencistoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj), uzante esperanton en artikoloj kaj disertaĵoj, dum konferencoj ktp.
Karakterizaĵoj de la Esperanto-komunumo laŭ sintenoj kaj motivadoj
La sintenoj kaj motivadoj de individuoj, grupoj kaj institucioj, kiuj konsistigas la tutgloban esperanto-komunumon, varias. Konsiderante la dominantajn sintenojn kaj motivadojn ĉi-kampe, oni povas distingi la sekvajn ĉefajn tendencojn (baziĝantajn sur kredataj paradigmoj, ne nepre konsciataj):
Desupristoj — tendenco konvinkita pri unika rolo de esperanto en transetna komunikado kaj tial strebanta al desupra enkonduko de esperanto fare de institucioj internaciaj (ekz. Unesko, UN, Eŭropa Parlamento) aŭ naciaj (registaroj, ministerioj, naciaj parlamentoj) kiel la baza fremda lingvo por tutmonda komunikado. Desuprismo estis dominanta paradigmo dum jardekoj, precipe inter esperanto-aktivuloj. La komencaj sloganoj, proklamataj ekde la naskiĝo de esperanto, ekzemple fina venko, dua lingvo por ĉiuj aŭ bezono kontraŭstari la anglan lingvon (la angla kiel malamiko de esperanto), celis desupran enkondukon de esperanto kiel la unuan fremdan lingvon por ĉiuj. Konglomeraĵo de ĉi tiu speco de konvinkoj estas nomata “praceloj de la esperanto-movado”.
Nuntempe la graveco de la praceloj kaj desuprismo en la esperanto-medioj malpliiĝas. Tio ĉi estas sendube influita de, interalie, manko de sukcesoj en ĉi tiuj penadoj. Oni observas laŭgradan mallarĝigan evoluon de la celoj starigataj de desuprismo kaj ĝiaj subtenantoj. La manko de sukcesoj de tiu ĉi aliro kaŭzis, ke ĉe la fino de la 20-a jarcento la desupristoj komencis lanĉi unue tezojn pri lingva imperiismo (t.e. altrudo de la angla, franca aŭ rusa lingvoj fare de la superpotencoj) kaj poste koncepton de trilingvismo, en kiu ĉiu konas sian gepatra lingvon, desupre kaj devige enkondukatan esperanton kaj ankaŭ la anglan aŭ alian fremdan lingvon depende de la regiono. Favore al tiu ĉi speco de solvoj — krom la fakto, ke esperanto estas lingvo pli facile lernebla ol lingvoj etnaj (kio estas nekontestebla) — influas ankaŭ la kredo de esperanto-medioj je la ekzisto de t.n. interna ideo. Tio ĉi estas sufiĉe malklara koncepto. Ĝi laŭdire signifas, ke la enkonduko de esperanto al la ĝenerala publiko aŭtomate implicos mildigon de konfliktoj inter nacioj. Kiel oni povas rimarki — por komparo — la komuneco de latino inter la superaj klasoj en la mezepoka Eŭropo ne alportis pacon inter la nacioj. Tiel okazis malgraŭ tio, ke latino, same kiel hodiaŭ esperanto, ne estis lingvo de ĉiutaga vivo en iu ajn lando tiutempe, do en ĉi tiu senco latino estis neŭtrala.
Rimedanoj — tendenco premisanta, ke esperanto povas esti bona ilo, kvankam ne unusola, por atingi la celojn de difinita grupo, kiuj postulas konon de fremda lingvo. La rimedanojn interesas nek la slogano “fina venko”, nek la sloganoj de dua aŭ tria lingvo por ĉiu. La esenco de ĉi tiu aliro estas, ke en diversaj landoj ekzistas homoj, kiuj konas esperanton (esperantofonoj), kaj pro tio: 1) oni povas atingi ilin kun sia mesaĝo en ĉi tiu lingvo aŭ 2) per lernado de esperanto fare de individuo li povas esti provizita per utilaj valoraĵoj.
Agadoj bazitaj sur la unua el la supre menciitaj premisoj povas esti politika propagandagado financata aŭ kunfinancata de ŝtataj institucioj: esperantlingvaj revuoj plenaj de pli aŭ malpli subtila propagando kun ideologia enhavo, kiel ekzemple periodaĵoj de e0m\speranto-asocioj aŭ societoj en ekssocialismaj landoj (precipe der esperantist en la iama GDR, El Popola Ĉinio en Ĉinio, PACO — revuo eldonata en kelkaj socialismaj landoj), regulaj esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia, propagandaj broŝuroj kaj libroj.
Tute malsama ilo-tipa aliro estas agadoj bazitaj sur la dua el la supre menciitaj premisoj. Ili estas senigitaj je elementoj de endoktrinigo kaj de la uzado de esperanto kiel komunikilo por similiaj celoj. Ili celas alportadi la ofertatajn valorojn al iliaj ricevantoj kaj estas senigitaj je ideologiaj fadenoj — kaj politikaj kaj desuprismaj, ekz. ebligado de kontaktoj kaj vojaĝoj eksterlanden por studentoj kaj gejunuloj (ekz. en Pollando siatempe fare de PSEK — Pola Studenta Esperanto-Komitato, en Germanio fare de GEJ — Germana Esperanto-Junularo), disvolviĝo de altlernejaj sciencaj rondoj (interalie en Pollando kaj Hungario), interlingvistikaj kaj/aŭ esperantologiaj studoj en universitatoj (ekz. Budapeŝto, Poznań), organizado de feriaj restadoj kun esperanto-lernado, Akademio Internacia de la Sciencoj kaj universitato kun la sidejo en San Marino. Alia fadeno estas esperanto-kursoj en universitatoj de la tria aĝo aŭ por handikapitaj gejunuloj, kun la celo disvolvi neŭronajn ĉelojn en la cerbo.
Bona ekzemplo de tiu ĉi tendenco estas ankaŭ lernado de esperanto kiel dua fremda lingvo por trapasi en ĝi ekzamenon aŭ verki diplomlaboraĵon, se necesas plenumi ĉi tiun taskon en du fremdaj lingvoj. Tio estis sufiĉe ofta en hungaraj mezlernejoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La lernantoj elektis esperanton instruatan en la lernejo pro la relative rapida kaj facila atingo de bona nivelo de kompetenteco.
Raŭmanoj — identeca tendenco akceptanta kiel bazon la ekziston de tutmonda kaj lokaj esperanto-komunumoj — tiuj, kiuj estas kreiĝintaj dum la pluraj pasintaj jardekoj surbaze de la lingvo esperanto kaj de la valoroj, kiujn ili alportas al siaj membroj „ĉi tie kaj nun” (hic et nunc).
La nomo devenas de la urbo Raŭmo en Finnlando, kie en 1980, dum la kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), estis formulita manifesto, kiu malakceptas la validecon kaj prudenton de la supre menciitaj praceloj, kaj anstataŭe bazas la identecon de la membroj de la esperanto-komunumo sur tio, kio ĝi nun efektive estas, do komprenata kiel siaspeca, libervole elektita lingva minoritato kun propraj valoroj, kiuj estas gravaj kaj karaj por ili. El sociologia vidpunkto aparteno al tiu komunumo estas sekundara, ĉar ĉiu el ĝiaj partoprenantoj estas mergita ĉefe en sian primaran komunumon, en kiu li vivas sian ĉiutagan vivon (edukado, vivtenado ktp.).
La raŭmisma tendenco interplektiĝas kun la dua speco de la supre menciita rimeda tendenco. Ĝi nun fariĝas en esperanto-medioj domine praktikata kaj akceptata, kvankam ne nepre konscie agnoskata.
Soluloj, izoluloj — ĉi tiu termino povas esti uzata por priskribi personojn estantajn esperantofonoj, kiuj sufiĉe bone konas esperanton, sed tute ne aŭ tre sporade asociiĝas kun esperanto-komunumoj. Inter ili renkonteblas ankaŭ personoj kreemaj en esperanto, sciencistoj, legantoj de la esperanto-gazetaro, kiuj aktuale ne interesiĝas pri pli aktiva partopreno en la vivo de esperanto-komunumoj. Tamen ĉi tiu grupo povas esti atribuita al la larĝe komprenataj supre difinitaj esperanto-medioj.
Kiel oni vidas, ekzistas esperantofonoj, kiujn ne eblas nomi esperantistoj en lavasta senco: ili ne agadas, nek partoprenas aktive en la vivo de esperanto-komunumoj, ilia kontakto kun la lingvo povas esti sporada. Aliflanke ekzistas personoj, kiuj malgraŭ sia engaĝiĝo ne sufiĉe bone lernis la lingvon por povi uzi ĝin je esperantofona nivelo.
La nombroj kaj de esperantofonoj kaj de esperantistoj en la mondo aŭ en unuopaj landoj estas malfacile takseblaj. Ne ekzistas ĉi-rilate fidindaj statistikoj. Ĉi tio estas komprenebla. Ekzemple multaj esperantofonoj estas nenie registritaj. Ili ne havas tian bezonon. Krom tio ili povas esti tute neaktivaj en esperanto-komunumoj (t.e. nevideblaj en la konsiderata periodo malgraŭ eĉ epizodaj aperoj en la pasinteco).
La utileco de la lernado de esperanto
Valoroj kaj utilecoj disvolvigantaj
Laŭ scienca esploro, en la kampo de neŭrokognaj sciencoj, lernado de nova fremda lingvo pozitive efikas al la disvolviĝo de la neŭrona reto en la cerbo multe pli ol plibonigado de la kono de fremda lingvo jam lernita. Ĉi tio estas grava en la disvolviĝo de infanoj kaj adoleskantoj kaj en malhelpado de la procezoj de neŭrona ĉela degenerado en emeritiĝintaj maljunuloj. Lernado de esperanto estas en tiuj ĉi procezoj precipe utila, ĉar ĉi tiu lingvo estas senigita je gramatikaj esceptoj, havas simplan fleksion, flekseblan frazostrukturon kaj ebligas lingvan kreivecon — la parolanto kreas ad hoc vortojn, kiuj estos kompreneblaj por la interparolanto, kvankam antaŭe li ilin ne aŭdis. Ĉi tiuj ecoj akcelas kaj variigas cerbajn evoluprocezojn, forigante ĉe la lernanto la neceson koncentriĝi al neproduktivaj esceptoj kaj aliaj instru-komplikaĵoj de etnaj lingvoj. Ĉi tiu tuta balasto forfalas.
En tiu ĉi kunteksto oni devas atenti du pruvitajn direktojn de aplikado de esperanto en la instruado de infanoj kaj adoleskantoj.
La unua estas la propedeŭtika valoro de lernado de esperanto kiel antaŭpordo al ekkonado de aliaj fremdaj lingvoj. La spertoj montras, ke lernado de esperanto fare de infanoj kiel unua fremda lingvo en la lernejo (t.e. 1-2 instruhoroj semajne dum 1-2 jaroj) alportas signifajn akcelajn efikojn, kiam ili poste transiras al lernado de hindeŭropa fremda lingvo.
La alia estas la akcela valoro de lernado de esperanto, t.e. plirapidigo kaj plifirmigo de la efikoj de instruado de alia (deviga) fremda lingvo paralele kun esperanto. Lernado de esperanto estas traktata kiel plurlingva akcelilo. En ambaŭ ĉi tiuj kazoj efikas pliiĝo de la lingva konscio de la lernanto, kiu estas implicita, t.e. ne postulanta lernadon de la gramatikaj reguloj de difinita lingvo. La pliprofundigita lingva konscio de la lernanto pozitive efikas ankaŭ al alproprigado de la lerneja lingvo (kutime gepatra).
Alia avantaĝo en ambaŭ kazoj estas la kontenteco pri la propra progreso de la lernanto kaj konstruado de konfido al siaj propraj lingvaj kapabloj. Gravas, ke tio estas videbla precipe ĉe lernantoj kun malpli alta aŭ reduktita intelekta potencialo.
Komunikaj valoroj kaj utileco
Ĉiujn sintenojn de la esperanto-medioj kunigas la konvinko, ke esperanto, kiel lingvo komunike plenkapabla kaj multe pli facile lernebla ol aliaj hindeŭropaj lingvoj, estas faciliganto en transetnaj kontaktoj, kaj ĝia socia utileco dependas rekte de la eblo atingi aliajn homojn, kiuj povas uzi ĝin en ĉi tiu tipo de kontaktoj.
Unu el la ecoj de la esperanto-komunumoj estas la estingo de la signifo de etneco rilatanta la devenon de interparolantoj kiel konfliktogeneranta faktoro. En tiuj ĉi medioj, diferencoj en la etna deveno de interparolantoj ne estas faktoro kiu ajnagrade diskriminacias aŭ donas privilegian pozicion (kiel ekzemple esti anglo en anglalingvaj kontaktoj kun aliaj eŭropanoj), kaj tiu diverseco estas eĉ asertata. Tio povas esti priskribita kiel etna indiferenteco (neŭtraleco) de la esperanto-medioj. Kontraste al tio esperanto mem kiel lingvo ne estas etne neŭtrala, ĉar ĝi estas profunde enigita en la lingvoj kaj kulturoj de la ĉefaj eŭropaj lingvofamilioj (latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj). Ĉi tiuj du distingoj pri neŭtraleco ne estu konfuzataj.
Ankaŭ indas distingi inter la socia kaj individua utileco de regado de fremda lingvo. La unuan oni povas mezuri per la nombro da ŝancoj por kontaktoj en difinita fremda lingvo sur superetna nivelo, dum la duan oni povas mezuri per la eblo elekti interparolantojn laŭ siaj individuaj bezonoj. La amase instruataj fremdaj lingvoj havas relative altan socian komunikan utilecon post kiam ili estas bone ekregitaj, dum lingvoj, kiuj estas malofte lernataj, havas malaltan socian utilecon mezuratan tiamaniere, sed povas havi altan individuan utilecon (fakte, ofte pli altan ol lingvoj instruataj amase), depende de la reto de facile alireblaj pli profundaj individuaj kontaktoj: en la kazo de esperanto, etne senlima, kaj en la kazo de etnaj lingvoj, limigita nur al la lingva kaj kultura etneco de la interparolanto (ekz. kono de la hungara lingvo fare de polo kaj inverse ne superas ĉi tiujn du etnojn).
Aliaj avantaĝoj de ekkono kaj alproprigo de Esperanto
Krom la supre menciitaj, esperanto-uzantoj montras aliajn avantaĝojn de ĝia ekposedo. Ekzemple, la kognan plezuron “serĉfosadi” tra esperanto kiel lingvo aŭ la sociajn valorojn de restado en esperanto-medioj: plurflankaj internaciaj kontaktoj kaj amikecoj, pasioj, ŝatokupoj, pasigado de libera tempo, profesia disvolviĝo, faciligoj en vizitado de aliaj landoj kun helpo de esperantlingvaj lokanoj. Ekzistas ankaŭ sufiĉe granda nombro da diverslingvaj paroj ĉiutage komunikiĝantaj inter si kaj eventuale kun siaj infanoj en esperanto.
Esperanto-kulturo
Esperanto-komunumoj ekzistas de pli ol 130 jaroj. Kiel ĉiu konstante funkcianta komunumo kun plurgeneracia historio, ĝi evoluigis sian propran specifan kulturon. Ĝi estas kaj alta kulturo bazita sur la lingvo, kaj ĉiutaga kulturo.
Estas multaj sferoj ene de la alta kulturo, ekz. originala esperantlingva prozo, poezio kaj kantoj, teatroj kaj scenejaj ensembloj, radiostacioj, filmoj, eldonejoj, gazetaro. Bona ekzemplo ĉi tie estas Literatura Foiro, altkvalita literatura revuo, eldonata de pli ol 50 jaroj.
Se temas pri ĉiutaga kulturo, ĝi manifestiĝas ĉefe dum Esperanto-aranĝoj kiel kongresoj, festivaloj, seminarioj, edukaj restadoj, feriadoj. Ĝi inkluzivas la manieron rilati al aliaj, esperantan mitologion, kantojn, identecan simbolaron (flago, himno) ktp.
Tradukis el la pola: Edward Malewicz – oktobro 2023
[1] Kvankam oni kutime skribas la nomon de la lingvo majuskle (Esperanto), la tradukisto, pro la postulo de la aŭtoro, akceptis minusklan skribmanieron (esperanto). (piednoto – EM)
