Aŭtoro: Vĕra Barandovská-Frank
Enkonduko: Jerzy Leyk
Indas rimarki, ke la nocio „interlingvistiko” ne havas aktuale stabilan, unuanime akceptatan komprenon inter sciencistoj. Laŭ ĝisnuna praktiko kernaj esplorobjektoj de interlingvistiko estas lingvoj kun konstruita/projektita genezo destinitaj por laŭteme ĉiusfera komunikado homo-homo aŭ tian komunikadon simulantaj (en imagitaj, fikciaj mondoj). Plua evoluo de tia lingvo povas esti pli aŭ mapli natura (socie influata far la uzantaro de la koncerna lingvo). La esplorado mem de tiuj objektoj fariĝas interdisciplina fako, ĉar koncernas interalie perspektivojn lingvistikajn, sociajn, psikologiajn, historiajn, kulturajn (inkluzive literaturon), pedagogiajn, filozofiajn kaj politikajn ligitajn kun kreado kaj funkciado de tiuj lingvoj.
Estas aŭtoroj kiuj postulas pli vastan esplorterenon de interlingvistiko, ekzemple funkciadon de lingvoj en interetna komunikado ĝenerale – pri tio sube.
Programlingvoj uzataj en informadiko aŭ sistemoj de simboloj (sciencaj, trafikaj), kvankam artefaritaj, ne iĝis studobjektoj de interlingvistiko.
Interlingvistiko en menciita senco enhavas “esperantologion” kiel sciencan pritraktadon de la lingvo esperanto kaj ligitajn kun ĝi supre menciitaj sciencaj perspektivoj.
Historie
Jen kelkaj bazaj historiaj faktoj klarigantaj, kiel tiu ĉi scienco ekestis, evoluis kaj kontinuas.
La termino venas de la baza vorto interlingua, en la senco de “internacia helplingvo”. Kiel la unua uzis ĝin la itala matematikisto Giuseppe Peano (Peano 1903:74). Li mem proponis en tiu rolo simpligitan latinan lingvon. Krome li estis direktoro de lingvistika organizaĵo “Academia pro Interlingua”, kies membro Jules Meysmans (Meysmans 1911:14) proponis nomi “interlingvistiko” sciencon okupiĝantan per starigo de normoj por konstruado de helplingvoj.
Kreado de lingvoj ekzistis jam en antikva epoko kaj renesanco, plej ofte kiel parto de filozofio kaj klerigo. La unua relative vaste uzata novepoka lingvo konstruita konscie por la celoj de internacia kompreniĝo estis Volapük de la germana prelato Johann Martin Schleyer (Schleyer 1880). Poste elstaris la ĝis nun funkcianta Esperanto, nomata la origina pseŭdonomo de la aŭtoro, la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhof (Esperanto 1887). “Academia pro Interlingua” mem krome okupiĝis pri multaj aliaj projektoj.
Ties membroj estis ankaŭ profesiaj lingvistoj, ĉefe la dana fonetikisto kaj anglisto Otto Jespersen, kiu ekpledis por interlingvistiko kiel memstara lingvistika disciplino. La komenco de lia artikolo “A new science: Interlinguistics” (Jespersen 1930:57) estas citata kiel la unua difino de tiu ĉi scienco: Nova scienco estas evoluanta: interlingvistiko – tiu parto de la lingvoscienco kiu okupiĝas pri strukturo kaj bazaj ideoj de ĉiuj lingvoj kun la celo establi normon por interlingvoj, t. e. helplingvoj destinitaj por parola kaj skriba uzo inter homoj kiuj ne povas interkompreniĝi pere de siaj gepatraj lingvoj (originale: “A new science is developing, Interlinguistics – that branch of the science of language which deals with the structure and basic ideas of all languages with the view to the establishing of a norm for interlanguages, i.e. auxiliary languages destined for oral and written use between people who cannot make themselves understood by means of their mother tongues.“)
Tio okazis kiel reago al la konferenco okazinta en 1930 en Ĝenevo: IALA (International Auxiliary Language Association – Internacia Helplingva Asocio, fondita 1924 en Novjorko), igis prijuĝi plurajn projektojn de internaciaj helplingvoj kaj esprimis neceson de kunlaboro inter lingvistoj kaj interlingvistoj, t.e. inter teorio kaj praktiko.
Precipe la nederlanda latinisto Willem Manders postulis de interlingvistiko ne nur nur starigi normojn por interlingvoj, sed krome serĉi la plej kontentigan solvon de la internacilingva komunikada problemo. En lia libro “Interlingvistiko kaj esperantologio” (Manders 1950) aperas esperantologio kiel memstariĝinta subbranĉo de interlingvistiko, koncentrita al Esperanto kiel la plej ebla solvo.
La aŭstra terminologo Eugen Wüster opiniis, ke interlingvistiko konscie influu la evoluon de la lingvoj, inklude de etnolingvoj. Li enkondukis la terminon Plansprache (“planlingvo”, Wüster 1931), per kiu li volis adekvate traduki en la germanan lingvon la terminon “constructed language” uzitan de Jespersen. Lau Wüster, la konstruanta lingvoscienco povus sekve nomiĝi Sprachplanung (“lingvoplanado”). La termino “Plansprache”, t. e. “planlingvo” kiel sinonimo de “interlingvo” estis transprenita de germanaj kaj esperantistaj aŭtoroj. Aperadis eĉ la termino planlingvistiko kaj samnoma esperantlingva revuo en la 1980-aj jaroj.
Krome ekzistas termino lingvoplanado (language planning). Tiun ĉi terminon unue uzis la svisa germanisto Frederic Bodmer (Bodmer 1944). Lingvoplanado tiam koncernis ellaboron de jam ekzistantaj etnolingvoj aŭ dialektoj por nacia uzo, ekzemple de la novhebrea (la terminon uzis 1948 la jida lingvisto Uriel Weinreich) kaj norvega (nynorsk kaj bokmål, pristudataj en 1959 de Einar Haugen). En 1968 la estona lingvisto Valter Tauli (Tauli 1968) venis kun pli larĝa difino, kiu ampleksis ankaŭ internaciajn lingvojn: Lingvoplanado estas metoda aktiveco de reguligo kaj plibonigo de ekzistantaj lingvoj aŭ kreado de novaj kunaj regionaj, naciaj aŭ internaciaj lingvoj (originale: “Language planning is the methodical activity of regulating and improving existing languages or creating new common regional, national or international languages.”) En sia libro, Enkonduko en la teorion de lingvoplanado “Introduction to a theory of language planning“) li difinis interlingvistikon jene: Interlingvistiko povas esti difinita kiel la scienco pri internacia lingvoplanado, aŭ pli precize, la branĉo de la teorio de lingvoplanado kiu esploras la principojn, metodojn kaj taktikojn de internacia lingvoplanado. Per internacia lingvo oni opinias universalan lingvon uzotan kiel rimedo de komunikado de individuoj apartenantaj al malsamaj lingvokomunumoj (originale: “Interlinguistics can be defined as the science of international language (IL) planning, or more precisely, the branch of theory of language planning which investigates the principles, methods and tactics of IL planning. By IL is meant a universal language to be used as a means of communication by individuals belonging to different language communities.“) (Tauli 1968:41).
Ĝis la 1950-aj jaroj, interlingvistiko tamen okupiĝis preskaŭ ekskluzive per planlingvoj, precipe la aktiveco de profesia interlingvistika organizaĵo IALA altiradis atentemon de lingvistoj. Post sia decido, ke neniu el la ekzistantaj helplingvoj plene taŭgas kiel internacia, IALA lanĉis en 1952 propran projekton Interlinuga, kiu tamen neniam atingis uzantaron pli grandan ol Esperanto. Interlingvistiko tiam ĉesis serĉi/konstrui idealan helplingvon kaj ekiris aliajn vojojn.
La germana esperantisto Artur Bormann (Bormann 1959/60:23) proponis tri ĉefajn subfakojn:
- Ĝenerala interlingvistiko esploru bazajn rilatojn inter lingvo, individuo kaj socio, deduktu el tiuj rilatoj la principojn por la selekto de internacia lingvo kaj observu ties efikojn politikan, kulturan, sociologian kaj ekonomian.
- Speciala interlingvistiko esploru la rilaton inter la lingvoj internaciaj kaj naciaj, observante, kiel ili reciproke influas sin – do certasence kompara interlingvistiko.
- Praktika interlingvistiko okupiĝu pri la internacia lingvo mem, pri ĝiaj vortaro, gramatiko, stilistiko kaj plua evoluo.
En la sepdekaj jaroj de la 20-a jc. enhavis la koncepto de interlingvistiko tiom da diversaj aliroj, ke oni eĉ parolis pri “skoloj” (Haupenthal 1976:1). Unu el ili estis la sovetia, ĉefe okupiĝanta pri lingvopolitiko, sociolingvistiko, dulingvismo, multlingveco, kaj normigo de diversaj etnolingvoj, ĉar Sovetunio estis multnacia kaj multlingva ŝtato. Laŭ la moskva lingvisto Sergej Kuznecov (Kuznecov 1982/1987), ĝenerala interlingvistiko interesiĝu pri monda lingvosituacio, pri multlingveco, pri internacia lingva komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj internaciismoj, pri solvoj de internacia komunikadproblemo helpe de kaj naturaj lingvoj, kaj planlingvoj. Al speciala interlingvistiko apartenu teorioj de unuopaj planlingvoj, do ankaŭ esperantologio. Slavisto Aleksandr Duliĉenko de la universitato en Tartu specialiĝis al panslavaj planlingvoj kaj estas fondinto de la slava interlingvistiko.
La hungara slavisto István Szerdahelyi fondis Esperanto-fakon ĉe la budapeŝta Eötvös Loránd Universitato kaj verkis universitatan lernolibron de interlingvistiko (Szerdahelyi 1979). Modernaj konceptoj de interlingvistiko kontinue plivastigas ĝian intereskampon. La germana interlingvistika societo Gesellschaft für Interlinguistik, kiun fondis en 1991 Detlev Blanke (http://www.interlinguistik-gil.de) daŭre praktikas lian difinon: Interlingvistiko estas interdisciplina lingvistika fako, kiu pristudas internacian lingvan komunikado kun ĉiuj ĝiaj politikaj, ekonomikaj lingvistikaj, informteoriajn kaj aliaj aspektoj (originale: „Die Interlinguistik ist eine interdisziplinäre sprachwissenschaftliche Disziplin, welche die internationale sprachliche Kommunikation mit allen ihren politischen, ökonomischen, linguistischen, informationstheoretischen und anderen Aspekten erforscht.“) (Blanke 1985:293). Interlingvistiko do lastatempe iĝis vere interdisciplina scienco, kunlaboranta kun didaktiko, pedagogio, sociologio, filozofio, dokumentadscienco, semiotiko, terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj, inklude de kulturo kaj religio.
La hungara lingvistino Ilona Koutny fondis kaj ekde 1997 gvidas la internaciajn postgradajn Interlingvistikajn Studojn ĉe la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano. (http://interl.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html). La studoj daŭras tri jarojn kaj kombinas ĉeestan kaj retan instruadon. Oni akiras bazajn konojn pri ĝenerala lingvistiko, interlingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado kaj fokusiĝas al la lingvistiko, kulturo kaj movado de Esperanto. La lasta jaro estas dediĉata al specialiĝo, oni elektas inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En 2022 tie komencis la regula ĉeesta 2-jara magistra (master) internacia studprogramo pri interlingvistiko kiel specialiĝo kadre de studdirekto lingvistiko kaj inform-mastrumado. (https://kml.amu.edu.pl/en/interlinguistics/) En la programo estas i.e. lingvistikaj studobjektoj (lingvotipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto), interkultura komunikado (en Esperanto), kaj studobjektoj de inform-mastrumado (en la angla).
Conlangs – konstruitaj lingvoj
La enkonduko de interreto en la 1990-aj jaroj alportis surprizan kreskon de intereso pri lingvokonstruado. En 1991 ekfunkciis pere de elektronika poŝto la usona diskutrondo “Constructed Language Mailing List” (http://listserv.brown.edu/archives/conlang.html), kun la revuo Journal of Planned Languages de Rick Harrison kaj kreado de plurlingva vortaro de dumil bazaj anglaj vortoj kun traduko en diversajn planlingvojn. Tiun ĉi agadon forte antaŭenpuŝis la invento de tuttera teksaĵo, kiu ekde 1994 plene establiĝis en interreto. La komunumoj de interlingvemuloj amase kreadis siajn paĝojn ĉe ttt, kio ebligis tujan disvastigon.
La termino “constructed languages”, iam lanĉita de Otto Jespersen, estis tiam mallongigita al conlangs por indiki ĉiujn lingvojn konscie konstruitajn, egale por kiuj celoj. De ĝi estas derivitaj conlanging = kreado de lingvoj, kaj conlanger = lingvokreanto, aŭtoro. La lingvo de conlangers estis dekomence la (usona) angla, precipe pro eminentaj usonaj komputilaj teknologioj, kiujn uzas ĉefe la junularo. La terminon “planned language” (planlingvo) oni komencis eviti pro ligiteco al Esperanto, kiu estas opiniata malnovmoda, ĉar la internacia komunikado jam kontentige funkcias en la angla lingvo. Pro ĉi-koncerna kritiko okazis skismo, kiu en 1996 elapartigis el “Constructed Languages Mailing List” ĉiujn helplingvojn (auxlangs, t. e. auxiliary languages). Ilin kolektis precipe la usona lingvisto Jay Bowks en sia Projecto Auxilingua (1996-2005). Li fine konstatis, ke la nombro de auxlangs daŭre kreskas sen alporti ajnan solvon, ĉar la projektoj konkurencas inter si kaj neniu atingas konsiderindan komunumon da uzantoj. Post la enkonduko de Vikipedio, Jay Bowks dediĉas sin al Vikipedio de Interlingua.
Dum la novaj helplingvaj projektoj atingas la nombron de kelkcent, la nombro de aliaj conlangs konstruitaj por amuzaj kaj eksperimentaj celoj (artlangs = art languages kaj engelangs = engineered languaes) ekspanzias al miloj. Jeffrey Henning kolektis en sia portalo Langmaker (1995-2008) demokratie ĉiutipajn conlangs, farinte per sia revuo Model Languages el lingvokreado intelektulan hobion: same kiel oni konstruas ekzemple trajnomodelojn, oni povas produkti lingvo(modelo)jn por sia amuzo. La portalo iĝis tre populara kaj estis konektita al multegaj diskutgrupoj, spertis kelkajn transformojn kaj fine kolapsis pro komputilaj virusoj. Parto de la materialoj eldoniĝis libroforme (Henning 2020). Nun ekzistas nesuperrigardebla kvanto de posteulaj portaloj pli aŭ malpli specialiĝintaj al diversaj tipoj de conlangs. Ni nomu nur Zompist de Mark Rosenfelder (http:www.zompist.com/). Li publikigis unue rete, poste libroforme lernolibron de conlanging The Language Construction Kit, kiun sekvis serio da libroj por progresintaj autoroj de artlangs (Rosenfelder 2010, 2012, 2013, 2018 k.a.)
Intereso pri artaj lingvoj en fantaziaj kaj sciencfikciaj verkoj enorme kreskis pro usonaj filmserioj, ekz. Star Trek kun la klingona, Avatar kun Na’vi kaj Games of Thrones kun la valiria kaj dothraka lingvoj. Tiujn lingvojn konstruis kontraktitaj lingvistoj. David Peterson, la aŭtoro de la du laste menciitaj, (kun)fondis en 2007 Language Creation Society (https://conlang.org), profesian organizaĵon por conlanging, kiu ofertas kreadon de artlingvoj ĉefe por amuz-industrio (filmoj, romanoj, retpaĝoj, reklamoj, festivaloj, komputilaj ludoj ktp.) kaj krome membrigas ducenton da conlangers el la tuta mondo, kiuj kontaktiĝas ne nur rete, sed ankaŭ dum ĉeestaj konferencoj. Peterson intertempe kreis pluajn artlingvojn kaj instruas conlanging laŭ sia libro (Peterson 2015).
Intereso pri tiaj fantaziaj lingvoj estas evidente tiom granda, ke la itala informadikisto-lingvisto Federico Gobbo proponas novan branĉon de interlingvistiko nomatan Hollywood linguistics (Gobbo 2020:38), kiun li instruas (anglalingve) en la speciala katedro de Universala Esperanto-Asocio ĉe la Universitato de Amsterdamo. Oni ofertas alterne Introducing en Interlinguistics en la unua semestro kaj kurson de Esperanto en la dua semestro, je kvar horoj po semajne.
Konklude
Kiel vidate, la enhavo de la scienco kaj studobjekto Interlingvistiko konstante evoluas. La vasta spektro de eblaj kampoj povas esti vidata kiel pliriĉigo de esplorlaboro, dum oni diskutas pri ilia envicigo en la fakon: ĉu al ĝi apartenu la lingvoplanado kaj lingvonormigo de etnaj lingvoj aŭ evoluo de piĝinoj kaj kreoloj (kion proponis kaj ŝatis i.a. la poznanaj studentoj), ĉu ĝi interesiĝu pri tradukado, kodoj, programlingvoj kaj artefarita inteligento, ĉu oni nepre pritraktu conlanging (vd. Stria 2016) kaj holivudajn planlingvojn, kiun rolon ludu la tradiciaj planlingvoj kaj esperantologio (vd. Koutny 2015), ĉu oni pli esploru la anglan lingvon kiel lingvafrankaon ktp. La preciza difino de interlingvistiko kaj unueca opinio pri ties esplorkampoj do estas daŭre serĉataj. Ĝia kvalito kaj pluevoluo dependas ankaŭ de la profesia aliro kaj ekzisto de konformaj studfakoj, ĉu enkadre de universitatoj, ĉu en aliaj, samnivelaj institucioj kaj societoj, kiuj ne limiĝas al esperantista medio (kp. Barandovská-Frank 2018, 2020).
Bibliografio
Barandovská-Frank, Vĕra (2018): Concept(s) of Interlinguistics. W: Język Komunikacja Informacja 13/2018, Rys, Poznan, str.15-31
Barandovská-Frank, Vĕra (2020): Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, Rys, Poznań
Bibliography of Planned Languages excluding Esperanto: http://www.lingviko.net/biblio.html, copyright 1992-1995 by Richard K. Harrison
Blanke, Detlev (1985): Internationale Plansprachen. Akademie-Verlag, Berlin
Bodmer, Frederick (1944): The loom of the Language. A Guide to Foreign Language for the Home Student. Allen & Unwin, London
Bormann, Artur (1959/60): Grundzüge der Interlinguistik. W: Sprachform 3 (1959/60), p. 14-23
Esperanto, Dr. (1887): Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ.Warszawa
Gobbo, Federico (2020): Introduction to Interlinguistics. Grin Verlag, München
Haupenthal, Irmi & Reinhard (2013): Auswahlbibliographie zur Interlinguistik und Esperantologie. Selekta bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio. Iltis, Bad Bellingen
Haupenthal, Reinhard (eld., 1976): Plansprachen. Beiträge zur Interlinguistik. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt
Henning, Jeffrey (2020): Langmaker: Celebrating Conlangs. Yonagu Books, Chicago
Jespersen, Otto (1931): A new science: Interlinguistics, W: Psyche, London, 1930-31/3, str. 57-67 (http://interlanguages.net/IL.html)
Koutny, Ilona (2015): A typological description of Esperanto as a natural language, W: Język Komunikacja Informacja 2015/10, Rys Poznań, str. 43-62
Kuznecov, Sergej Nikolajeviĉ (1982): Osnovy interlingvistiki. Universitet družby narodov, Moskva
Kuznecov, Sergej Nikolajeviĉ (1987): Teoretiĉeskie osnovy interlingvistiki. Izdatelstvo universiteta družby narodov, Moskva
Manders, Willem (1950): Interlingvistiko kaj esperantologio. Muusses, Purmerend
Meysmans, Jules (1911): Une science nouvelle, W: Lingua Internationale, Bruxelles, 1.1911/12/8, p. 14-16
Peano, Giuseppe (1903): De latino sine flexione, W: Rivista di mathematica, Torino, VIII, str. 74-83
Peterson, David Joshua (2015): The Art of Language Invention. From Horse-Lord to Dark Elves, the Words behind World-Building. Penguin Books, New York
Rosenfelder, Mark (2010): The Language Construction Kit. Yonagu Books, Chicago
Rosenfelder, Mark (2012): Advanced Language Construction. Yonagu Books, Chicago
Rosenfelder, Mark (2013): The Conlanger’s Lexipedia. Yonagu Books, Chicago
Rosenfelder, Mark (2018): The syntax Construction Kit. Yonagu Books, Chicago
Schleyer, Johann Martin (1880): Volapük. Die Weltsprache: Entwurf einer Universalsprache für alle Gebildete der ganzen Erde. Tappen, Sigmaringen
Szerdahelyi, István (1979): Bevezetés az interlingvisztikába. ELTE, Budapest
Stria, Ida (2016): Inventing languages, inventing worlds. Towards a linguistic world view of artificial languages. Wydzial Neofilologii UAM, Poznań
Tauli, Valter (1968): Introduction to a Theory of Language Planning. Almquist & Wiksells, Uppsala
Wüster, Eugen (1970/3): Internationale Sprachnormung in der Technik. Besonders in der Elektrotechnik. (Die nationale Sprachnormung und ihre Verallgemeinerung), H. Bouvier
