Centro pri Plurlingvismo kaj Interkultura Komunikado PLURIKO preparas serion da lernolibroj por lerni esperanton. Ĝi konsistas el tri volumoj da instrumaterialo dividitaj laŭ la niveloj de lingvoscio atingeblaj de la lernantoj: A1/A2, B1/B2 kaj B2+/C1.
La serio estas destinita por homoj en aĝo de 15 kaj pli. La lernolibroj povas esti uzataj en surlokaj, reta aŭ intensaj someraj kursoj, kaj ankaŭ per aŭtodidaktoj.
Nuntempe ni publikigas la unuan volumon de la nivelo A1/A2 – eldono por pollingvanoj. Volumo A1/A2 baldaŭ aperos la interetna eldono, t.e. ne celanta nur homojn parolantajn la polan.
Aŭtoro de la lernolibroj: PLURIKO Teamo.
Volumo A1/A2 estas disponebla interrete senpage. Vi povas printi individuajn ĉapitrojn.
Ni estos dankemaj al homoj, kiuj uzas la lernolibron por fari donacon al la konto de
PLURIKO en ajna monsumo.
