Elektitaj elementoj de la Statuto de la Fondaĵo PLURIKO
Celoj de la Fondaĵo:
- Fari kaj subteni esplorojn en la kampo de plurlingvismo kaj interetna kaj interkultura komunikado.
- Antaŭenigi kaj popularigi plurlingvismon kaj interetnan kaj interkulturan komunikadon kiel kulturan, socian kaj intelektan kapitalon de eŭropaj individuoj kaj socioj.
- Iniciati kaj subteni esploradon kaj instruadon de Esperanto kiel propedeŭtiko en la procezo de lernado de fremdaj lingvoj.
Formoj de la agado de la Fondaĵo:
- Esplora agado – per projektoj kaj verkoj entreprenitaj kunlabore kun sciencaj institucioj kaj memstare, organizado de sciencaj kaj popularigaj projektoj.
- Edukaj agadoj – per organizado de lingvokursoj, trejnado de specialistoj pri la temo de la agado de la Fondaĵo kaj partopreno en edukaj projektoj de lernejoj, universitatoj kaj aliaj institucioj (precipe tiuj rilataj al handikapuloj), instruado de raraj lingvoj kaj promociado de interkultura kaj interetna komunikado.
- Eldona agado – per eldonado de sciencaj studoj, instruaj kaj popularigaj materialoj.
- Biblioteka agado – per kolektado, konservado kaj disponigado de kolektaĵoj memstare kaj kunlabore kun aliaj institucioj.
- Aliaj agadoj subtenantaj la celojn de la Fondaĵo.
La amplekso de la agadoj de la Fondaĵo – temaj areoj, i.a.:
- Plurlingvismo, interetna kaj interkultura komunikado kiel unu al la direktoj de la agado de eŭropaj institucioj.
- Kultura kapialo de eŭropaj individuoj kaj socioj rezultantaj el la kono de multaj fremdaj lingvoj.
- Eŭropa integriĝo en la kampo de interetnaj kontaktoj kaj lernado de fremdaj lingvoj, precipe de rare instruataj.
- Esploro de la la influo de lernado de relative facila fremda lingvo, kiel Esperanto, sur la procezoj de funkciado la cerbo kaj al la intelekta nivelo de lernantoj, koncerne i.a kiel celgrupoj :
- homoj kun intelektaj neplenkapabloj – kiel formo de lingvoterapio de la menso
- homoj en emeritiĝaĝo – kiel lingva dieto da la sano.
- Interlingvistikaj esploroj de Esperanto, kiu originis en Varsovio kaj estas ĝia kultura heredaĵo.
- Organizo de bibliotekkolektoj en la kampo de interlingvistiko, plurlingvismo kaj interkultura komunikado.
