{"id":481,"date":"2023-12-28T07:42:42","date_gmt":"2023-12-28T07:42:42","guid":{"rendered":"http:\/\/pluriko.pl\/?page_id=481"},"modified":"2023-12-28T07:42:43","modified_gmt":"2023-12-28T07:42:43","slug":"esperanto-la-uzantaro-kaj-la-komunumo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/eo\/esperanto-la-uzantaro-kaj-la-komunumo\/","title":{"rendered":"Esperanto \u2013 la uzantaro kaj la komunumo"},"content":{"rendered":"\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color has-medium-font-size wp-elements-c90552615b8222141651a1296ff8f21c wp-block-paragraph\"><strong>A\u016dtoro:&nbsp;&nbsp;&nbsp; Jerzy Leyk \u2013 julio 2023<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-8e70c53f1f1a10fb460e89816971b226 wp-block-paragraph\">Kvankam Esperanto estas lingvo la\u016dgeneze planita (artefarita), \u011di, samkiel lingvoj etnaj, konstante evoluas. \u011ciaj gramatikaj reguloj kaj la kerno de \u011dia vortprovizo estis kreitaj de la varsovia kuracisto kaj poligloto Ludoviko Zamenhof kaj publikigitaj en Varsovio en 1887 unue en la rusa, kaj poste, samjare, anka\u016d en la pola, franca kaj germana, sub la titolo <em>Internacia lingvo<\/em>.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-99b0537f74381b4288b65094956485b9 wp-block-paragraph\">Balda\u016d oni komencis nomi la lingvon \u201cesperanto\u201d<a href=\"#_ftn1\" id=\"_ftnref1\">[1]<\/a> la\u016d la ka\u015dnomo de \u011dia kreinto, \u201cDoktoro esperanto\u201d.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-deedf2e41c41a590384d1a9f0432f149 wp-block-paragraph\">Sufi\u0109e rapide ektrovi\u011dis homoj pretaj lerni la novan lingvon, kaj \u011di komencis disvasti\u011di tra E\u016dropo. Estis farataj esperantigoj de literatura\u0135oj el diversaj lingvoj, komencis eldoni\u011di esperantaj revuoj, lernolibroj kaj vortaroj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-a21de644b350d9add37ff5c3c8258094 wp-block-paragraph\">Tipologie \u2014 pro siaj vortprovizo, prononco, alfabeto, ortografio kaj gramatikaj reguloj \u2014 speranto povas esti klasifikita kiel hinde\u016dropa lingvo. Pro tio \u011di estas kulture e\u016dropocentra.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-52e92625ca446fef8edcf9736f901fd8 wp-block-paragraph\">Esplorado kaj enklasigado de personoj tia- a\u016d alimaniere ligitaj kun esperanto inkluzive \u011diajn uzantojn postulas, ke ni faru kelkajn distingojn, interalie la\u016d la kriterioj de la grado de ilia lingvoregado, de la intenseco de \u011dia uzado, de la kontaktoj kaj motivoj de la enga\u011diteco.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-45d30e68f71249de2877b011234c94a9 wp-block-paragraph\">Por la bezonoj de \u0109i tiu artikolo mi enkondukas la \u0109i-subajn nociojn kaj iliajn difinojn.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-bb6679cde86d6d786551be8ca980b5a0 wp-block-paragraph\">Nocioj koncernantaj kriterion de la grado de lingvoakiro:<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-7b1861d4c52aca8820faf37cd4204a0a wp-block-paragraph\"><strong>Esperantofono, esperanto-parolanto<\/strong>\u2014 persono scipovanta uzi esperanton sufi\u0109e libere, ekz. sur la nivelo B1+\/B2 (kiu estas plejofte konsiderata kiel la minimume atendata nivelo en mezgradaj lernejoj en E\u016dropo koncerne la unuan fremdlingvon)o, kiu ankora\u016d ne ekregis tiugrade la lingvon, ne estas esperantofono.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-3bbf7bd5fec09320f0cee64517a64c6a wp-block-paragraph\">\u0108i tiu grupo inkluzivas anka\u016d personojn, kiuj parolas esperanton ekde la infana\u011do \u2014 ofte kiel sian gepatran lingvon \u2014 kaj du- a\u016d multlingvajn infanojn. En esperanto oni ordinare nomas ilin \u201cdenaska esperantisto\u201d a\u016d \u201cdenaskulo\u201d.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-755f8d85b237f1f4874be79b15158bbd wp-block-paragraph\"><strong>Devigita esperanto-lernanto <em>\u2013 <\/em><\/strong>persono lernanta esperanton pro devo anta\u016d ol atingi la nivelon de esperantofono. Ekzemple elektinte esperanton kiel duan fremdan lingvon en lernejo\/universitato a\u016d ali\u011dinte al lingva eksperimento kun esperanto-lernado. \u0108i tiu grupo estas relative malgranda.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-96b1146597c8c649f63f37819e744d12 wp-block-paragraph\"><strong>Libervola esperanto-lernanto <em>\u2013 <\/em><\/strong>persono lernanta esperanton pro scivilemo, libervole kaj nedevige anta\u016d ol atingi la nivelon de esperantofono. Ekzemple partoprenante en \u0109eestaj a\u016d distancaj kursoj a\u016d kiel memlernantoj. Tio \u0109i estas la plej granda grupo da personoj havantaj kontakton kun esperanto.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-ff01f2ebdfaba95a6f09ca587d10f16a wp-block-paragraph\">Estas signife, ke la proporcioj de personoj lernantaj esperanton pro devo kaj pro scivolemo estas tute inversaj al tiuj koncernantaj la lernadon de lingvoj etnaj kiel fremdaj.<strong><\/strong><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-cc9c86dc6e26d343ee93dd741c84126a wp-block-paragraph\">Nocioj koncernantaj kriteriojn sociajn, kulturajn kaj psikologiajn:<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-020e1a3a64159a561bd6b922f8949636 wp-block-paragraph\"><strong>Esperanto-medioj<\/strong> \u2014 la termino ampleksas homojn iel ajn rilatajn al esperanto a\u016d al por-esperanta agado. Tiuj homoj povas esti socie ligitaj unu kun alia en loza a\u016d provizore pli da\u016dra maniero, a\u016d povas havi entute neniajn kontaktojn inter si. Tio estas nocio kun la plej vasta persona amplekso.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-06b145a45f4d7a453f85f985a86035ae wp-block-paragraph\"><strong>Esperanto-komunumo<\/strong> \u2014 kategorio de socia grupo, kies esenco estas la ekzisto de socia ligo kuniganta la personojn kaj donanta al ili senton de komuna aparteno. \u0108i-kaze temas pri kolektivo de personoj asociitaj kun esperanto kaj lige kun tio praktikanta sociajn kontaktojn en esperanto a\u016d komunajn poresperantajn agadojn (tiuj homoj ne nepre estas esperantofonoj).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-98a5cf06ed047ef0c115d73cef5c1b7c wp-block-paragraph\"><strong>Esperanto-movado<\/strong> \u2014 kategorio de socia movado, t.e. de sociaj aktivadoj ne enteni\u011dantaj en la ekzistantaj instituciaj kadroj, kiuj celas fari ian \u015dan\u011don en la socio. \u0108i-kaze la celo estas almena\u016d disvastigi esperanton en neesperantistaj (eksteraj) medioj. La esperanto-movadoj estis kaj estas diversspecaj pro la politikaj kaj sociaj konvinkoj de iliaj anoj (ekz. deklare senpolitikaj, laboristaj, katolikaj, aliaj religiaj a\u016d kvaza\u016dreligiaj, marksismaj, ideologie ne\u016dtralaj).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-8e82d40045292fdc8c1e27352154f126 wp-block-paragraph\">Kun la paso de jaroj la esperanto-movadoj elkreis esperanto-komunumon, kiu ekzistas objektive en si mem, senkonsidere pri tio, \u0109u la movado atingis ajnagrade siajn originajn celojn a\u016d ne. La esperanto-komunumo estas, en sociologia senco, portanto, kaj transda\u016driganto de la esperantaj lingvo kaj kulturo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9253060bb314a4003be10e587e53fb4a wp-block-paragraph\"><em>Esperantisto<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-d14b6f2172828c0e1b0b080c62f09a40 wp-block-paragraph\">La nocio pri <strong>esperantisto<\/strong> postulas pliprecizigon pro la diversaj signifoj kaj konotacioj al \u011di atribuataj same en, kiel anka\u016d ekster la esperantistaro.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-fe23c02560334065b286ca1ea332ea7b wp-block-paragraph\">Ene de la esperanto-medioj kaj de la esperanto-komunumo troveblas interalie sekvaj nocie distingendaj nuancoj:<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-d0c7cdf80f596add08447a80298e1c28 wp-block-paragraph\"><strong>Esperantisto<\/strong> en lar\u011da senco \u2014 persono iel ajn rilata al esperanto. En tiu \u0109i pritrakto gravas nek la nivelo de lingvoscio, nek la grado de enga\u011diteco a\u016d socia kuni\u011do, nek la motivoj de koncerna persono.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-d3311fd07effa79f7a567cffd104c2e4 wp-block-paragraph\"><strong>Esperantisto<\/strong> en mallar\u011da senco \u2014 persono aktive enga\u011dita dum difinita vivperiodo (e\u0109 se nur epizode) en plibonigo a\u016d plifirmigo de la lingvoscio kaj\/a\u016d propago de esperanto per partopreno en la vivo de esperanto-komunumoj. En \u0109i tiu pritrakto la nivelo de lingvoscio (t.e. la fakto esti a\u016d ne esti esperantofono) ne gravas.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-923099befff73896c7af0545a48d9b7b wp-block-paragraph\"><strong>Vera esperantisto<\/strong> \u2014 persono, kiu kundividas la aktuale regantajn celojn de respektiva esperanto-movado kaj la ligitajn kun ili konvinkojn pri la grava rolo de esperanto por la homaro, kaj sin dedi\u0109as al ilia disvastigo. Li devus esti esperantofono.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-08a990951168e0564374d2596e34c732 wp-block-paragraph\">Rimarkindas \u0109i tie, ke la\u016d la reguloj de la esperanta vortfarado la vorto <em>esperantisto<\/em> devus signifi personon profesie okupi\u011dantan pri esperanto (analoge al <em>anglisto<\/em> a\u016d <em>frizisto<\/em>) a\u016d adepton de ia ideologio (ekz. <em>marksisto<\/em>, <em>socialisto<\/em>). Tamen tiu \u0109i vorto ne akiris \u0109i tiun signifon. Pli adekvata estus ekzemple <em>esperantano<\/em>, sed \u011di ne akceptit\u011dis en lingva kutimo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-6b396a8399f28042a6238384839dad66 wp-block-paragraph\">En la eksteresperanta mondo gravan rolon ludas konotacioj ligitaj kun la percepto de la aktivado de la esperanto-medioj. Tiuj konotacioj ofte estas pejorative \u015dar\u011ditaj. De \u0109i tiu perspektivo pli pravigite estas uzi \u0109i tie la pluralon:<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-cc24ce749be6787d25ac497ba9c64267 wp-block-paragraph\"><strong>Esperantistoj<\/strong> la\u016d lingva kriterio estas personoj, kiuj parolas esperanton. La percepto estas la\u016dsignife proksima al tiu de la supre menciitaj esperantofonoj. La konotacio estas ne\u016dtrala a\u016d pozitiva (kurioza\u0135a).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-fc628322cfab410c18a4c61a819e7c4a wp-block-paragraph\"><strong>Esperantistoj<\/strong> la\u016d kriterio de enga\u011di\u011do estas personoj aktive agantaj por disvastigo de esperanto. La percepto estas la\u016dsignife proksima al la supre menciitaj esperantistoj en malvasta senco. La konotacio estas \u011denerale markita ne\u016dtrale, sed foje anka\u016d pejorative.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-479bacde7b20755082313d43cd863799 wp-block-paragraph\"><strong>Esperantistoj<\/strong> la\u016d kvaza\u016dideologia kriterio estas personoj aktive agantaj por desupra enkonduko de Esperanto pro ideologiaj kialoj, ofte agantaj prozelitisme kaj altrudi\u011deme. La percepto estas la\u016dsignife iom simila al tiu de la supre menciitaj veraj esperantistoj. La konotacio en la ekstera mondo estas pejorativega kaj malakcepta.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-1be2c4f08f04bff89e4c5f7b91160e0a wp-block-paragraph\">De la fakto, ke en eksteresperantaj medioj la rilato mem al esperanto kiel lingvo estadas devena\u0135o de la maniero, en kiu estas perceptataj la esperantistoj kiel \u011diaj portantoj, sekvas, ke kiam ili estas perceptataj kvaza\u016dideologie, la negativa rilato al ili transi\u011das anka\u016d al esperanto kiel lingvo mem. Tio estas videbla precipe en sciencaj medioj, kiuj havas negativan sintenon al tiu \u0109i kategorio de esperantistoj, opiniataj de ili stranguloj, homoj perdintaj kontakton kun la realo kaj fanatikaj. Simptome estas, ke por eviti tian percepton, iuj sciencistoj por nomi la lingvon, uzas ne la vorton \u201cEsperanto\u201d, sed \u201cInternacia Lingvo\u201d, kiel origine \u0109e Zamenhof, \u011dia kreinto (mallonge ILo = ilo, instrumento). Tiel faras la sciencistoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj), uzante esperanton en artikoloj kaj diserta\u0135oj, dum konferencoj ktp.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-be841d237ff513c65add0cbdabe67b33 wp-block-paragraph\">Karakteriza\u0135oj de la Esperanto-komunumo la\u016d sintenoj kaj motivadoj<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9e496d212d7da3a52d7b82f39cf8912a wp-block-paragraph\">La sintenoj kaj motivadoj de individuoj, grupoj kaj institucioj, kiuj konsistigas la tutgloban esperanto-komunumon, varias. Konsiderante la dominantajn sintenojn kaj motivadojn \u0109i-kampe, oni povas distingi la sekvajn \u0109efajn tendencojn (bazi\u011dantajn sur kredataj paradigmoj, ne nepre konsciataj):<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-26f4230ead677b881393d87cc3e3f29d wp-block-paragraph\"><strong>Desupristoj<\/strong> \u2014 tendenco konvinkita pri unika rolo de esperanto en transetna komunikado kaj tial strebanta al desupra enkonduko de esperanto fare de institucioj internaciaj (ekz. Unesko, UN, E\u016dropa Parlamento) a\u016d naciaj (registaroj, ministerioj, naciaj parlamentoj) kiel la baza fremda lingvo por tutmonda komunikado. Desuprismo estis dominanta paradigmo dum jardekoj, precipe inter esperanto-aktivuloj. La komencaj sloganoj, proklamataj ekde la naski\u011do de esperanto, ekzemple <strong><em>fina venko<\/em><\/strong>, <strong><em>dua lingvo por \u0109iuj<\/em><\/strong> a\u016d bezono kontra\u016dstari la anglan lingvon (la angla kiel malamiko de esperanto), celis desupran enkondukon de esperanto kiel la unuan fremdan lingvon por \u0109iuj. Konglomera\u0135o de \u0109i tiu speco de konvinkoj estas nomata \u201cpraceloj de la esperanto-movado\u201d.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-779a075cbbc1acdf915ef924de62d283 wp-block-paragraph\">Nuntempe la graveco de la praceloj kaj desuprismo en la esperanto-medioj malplii\u011das. Tio \u0109i estas sendube influita de, interalie, manko de sukcesoj en \u0109i tiuj penadoj. Oni observas la\u016dgradan mallar\u011digan evoluon de la celoj starigataj de desuprismo kaj \u011diaj subtenantoj. La manko de sukcesoj de tiu \u0109i aliro ka\u016dzis, ke \u0109e la fino de la 20-a jarcento la desupristoj komencis lan\u0109i unue tezojn pri lingva imperiismo (t.e. altrudo de la angla, franca a\u016d rusa lingvoj fare de la superpotencoj) kaj poste koncepton de trilingvismo, en kiu \u0109iu konas sian gepatra lingvon, desupre kaj devige enkondukatan esperanton kaj anka\u016d la anglan a\u016d alian fremdan lingvon depende de la regiono. Favore al tiu \u0109i speco de solvoj \u2014 krom la fakto, ke esperanto estas lingvo pli facile lernebla ol lingvoj etnaj (kio estas nekontestebla) \u2014 influas anka\u016d la kredo de esperanto-medioj je la ekzisto de t.n. <strong>interna ideo<\/strong>. Tio \u0109i estas sufi\u0109e malklara koncepto. \u011ci la\u016ddire signifas, ke la enkonduko de esperanto al la \u011denerala publiko a\u016dtomate implicos mildigon de konfliktoj inter nacioj. Kiel oni povas rimarki \u2014 por komparo \u2014 la komuneco de latino inter la superaj klasoj en la mezepoka E\u016dropo ne alportis pacon inter la nacioj. Tiel okazis malgra\u016d tio, ke latino, same kiel hodia\u016d esperanto, ne estis lingvo de \u0109iutaga vivo en iu ajn lando tiutempe, do en \u0109i tiu senco latino estis ne\u016dtrala. &nbsp;<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0cb73811d8f9cdae67efca2e8bfdc60f wp-block-paragraph\"><strong>Rimedanoj<\/strong> \u2014 tendenco premisanta, ke esperanto povas esti bona ilo, kvankam ne unusola, por atingi la celojn de difinita grupo, kiuj postulas konon de fremda lingvo. La rimedanojn interesas nek la slogano \u201cfina venko\u201d, nek la sloganoj de dua a\u016d tria lingvo por \u0109iu. La esenco de \u0109i tiu aliro estas, ke en diversaj landoj ekzistas homoj, kiuj konas esperanton (esperantofonoj), kaj pro tio: 1) oni povas atingi ilin kun sia mesa\u011do en \u0109i tiu lingvo a\u016d 2) per lernado de esperanto fare de individuo li povas esti provizita per utilaj valora\u0135oj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-3124ed29c6853d5928e27ca1d8c8100d wp-block-paragraph\">Agadoj bazitaj sur la unua el la supre menciitaj premisoj povas esti politika propagandagado financata a\u016d kunfinancata de \u015dtataj institucioj: esperantlingvaj revuoj plenaj de pli a\u016d malpli subtila propagando kun ideologia enhavo, kiel ekzemple perioda\u0135oj de e0m\\speranto-asocioj a\u016d societoj en ekssocialismaj landoj (precipe <em>der esperantist<\/em> en la iama GDR, <em>El Popola \u0108inio<\/em> en \u0108inio, <em>PACO<\/em> \u2014 revuo eldonata en kelkaj socialismaj landoj), regulaj esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj \u0108ina Radio Internacia, propagandaj bro\u015duroj kaj libroj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-fd7cb561b4e5096defda75e7555feb8d wp-block-paragraph\">Tute malsama ilo-tipa aliro estas agadoj bazitaj sur la dua el la supre menciitaj premisoj. Ili estas senigitaj je elementoj de endoktrinigo kaj de la uzado de esperanto kiel komunikilo por similiaj celoj. Ili celas alportadi la ofertatajn valorojn al iliaj ricevantoj kaj estas senigitaj je ideologiaj fadenoj \u2014 kaj politikaj kaj desuprismaj, ekz. ebligado de kontaktoj kaj voja\u011doj eksterlanden por studentoj kaj gejunuloj (ekz. en Pollando siatempe fare de PSEK \u2014 Pola Studenta Esperanto-Komitato, en Germanio fare de GEJ \u2014 Germana Esperanto-Junularo), disvolvi\u011do de altlernejaj sciencaj rondoj (interalie en Pollando kaj Hungario), interlingvistikaj kaj\/a\u016d esperantologiaj studoj en universitatoj (ekz. Budape\u015dto, Pozna\u0144), organizado de feriaj restadoj kun esperanto-lernado, Akademio Internacia de la Sciencoj kaj universitato kun la sidejo en San Marino. Alia fadeno estas esperanto-kursoj en universitatoj de la tria a\u011do a\u016d por handikapitaj gejunuloj, kun la celo disvolvi ne\u016dronajn \u0109elojn en la cerbo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-de2d0b82441cb9515220333eeac6b39b wp-block-paragraph\">Bona ekzemplo de tiu \u0109i tendenco estas anka\u016d lernado de esperanto kiel dua fremda lingvo por trapasi en \u011di ekzamenon a\u016d verki diplomlabora\u0135on, se necesas plenumi \u0109i tiun taskon en du fremdaj lingvoj. Tio estis sufi\u0109e ofta en hungaraj mezlernejoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La lernantoj elektis esperanton instruatan en la lernejo pro la relative rapida kaj facila atingo de bona nivelo de kompetenteco.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-2965d6fc6f0b2fff18a809626470bd8d wp-block-paragraph\"><strong>Ra\u016dmanoj<\/strong> \u2014 identeca tendenco akceptanta kiel bazon la ekziston de tutmonda kaj lokaj esperanto-komunumoj \u2014 tiuj, kiuj estas krei\u011dintaj dum la pluraj pasintaj jardekoj surbaze de la lingvo esperanto kaj de la valoroj, kiujn ili alportas al siaj membroj \u201e\u0109i tie kaj nun\u201d (<em>hic et nunc<\/em>).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-5fd0a337711dba9bddfb7e436df3088c wp-block-paragraph\">La nomo devenas de la urbo Ra\u016dmo en Finnlando, kie en 1980, dum la kongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), estis formulita manifesto, kiu malakceptas la validecon kaj prudenton de la supre menciitaj praceloj, kaj anstata\u016de bazas la identecon de la membroj de la esperanto-komunumo sur tio, kio \u011di nun efektive estas, do komprenata kiel siaspeca, libervole elektita lingva minoritato kun propraj valoroj, kiuj estas gravaj kaj karaj por ili. El sociologia vidpunkto aparteno al tiu komunumo estas sekundara, \u0109ar \u0109iu el \u011diaj partoprenantoj estas mergita \u0109efe en sian primaran komunumon, en kiu li vivas sian \u0109iutagan vivon (edukado, vivtenado ktp.).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-78eff2ee6b86db7a01091445c7e194ea wp-block-paragraph\">La ra\u016dmisma tendenco interplekti\u011das kun la dua speco de la supre menciita rimeda tendenco. \u011ci nun fari\u011das en esperanto-medioj domine praktikata kaj akceptata, kvankam ne nepre konscie agnoskata.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0aa9b5d2ce5e143c7a683bd1e1378b46 wp-block-paragraph\"><strong>Soluloj, izoluloj <\/strong>\u2014 \u0109i tiu termino povas esti uzata por priskribi personojn estantajn esperantofonoj, kiuj sufi\u0109e bone konas esperanton, sed tute ne a\u016d tre sporade asocii\u011das kun esperanto-komunumoj. Inter ili renkonteblas anka\u016d personoj kreemaj en esperanto, sciencistoj, legantoj de la esperanto-gazetaro, kiuj aktuale ne interesi\u011das pri pli aktiva partopreno en la vivo de esperanto-komunumoj. Tamen \u0109i tiu grupo povas esti atribuita al la lar\u011de komprenataj supre difinitaj esperanto-medioj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9adeb1892520c3158c171f6043765933 wp-block-paragraph\">Kiel oni vidas, ekzistas esperantofonoj, kiujn ne eblas nomi esperantistoj en lavasta senco: ili ne agadas, nek partoprenas aktive en la vivo de esperanto-komunumoj, ilia kontakto kun la lingvo povas esti sporada. Aliflanke ekzistas personoj, kiuj malgra\u016d sia enga\u011di\u011do ne sufi\u0109e bone lernis la lingvon por povi uzi \u011din je esperantofona nivelo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-7c11049294b1767fef8cc339316ab643 wp-block-paragraph\">La nombroj kaj de esperantofonoj kaj de esperantistoj en la mondo a\u016d en unuopaj landoj estas malfacile takseblaj. Ne ekzistas \u0109i-rilate fidindaj statistikoj. \u0108i tio estas komprenebla. Ekzemple multaj esperantofonoj estas nenie registritaj. Ili ne havas tian bezonon. Krom tio ili povas esti tute neaktivaj en esperanto-komunumoj (t.e. nevideblaj en la konsiderata periodo malgra\u016d e\u0109 epizodaj aperoj en la pasinteco).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e0d6f10e5f8a0281136fc32da891c904 wp-block-paragraph\">La utileco de la lernado de esperanto<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-332ef392adbf503c611c32493e6e4c41 wp-block-paragraph\"><em>Valoroj kaj utilecoj disvolvigantaj<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e1f45cd55e37e2abd96c55f06990a40c wp-block-paragraph\">La\u016d scienca esploro, en la kampo de ne\u016drokognaj sciencoj, lernado de nova fremda lingvo pozitive efikas al la disvolvi\u011do de la ne\u016drona reto en la cerbo multe pli ol plibonigado de la kono de fremda lingvo jam lernita. \u0108i tio estas grava en la disvolvi\u011do de infanoj kaj adoleskantoj kaj en malhelpado de la procezoj de ne\u016drona \u0109ela degenerado en emeriti\u011dintaj maljunuloj. Lernado de esperanto estas en tiuj \u0109i procezoj precipe utila, \u0109ar \u0109i tiu lingvo estas senigita je gramatikaj esceptoj, havas simplan fleksion, flekseblan frazostrukturon kaj ebligas lingvan kreivecon \u2014 la parolanto kreas <em>ad hoc<\/em> vortojn, kiuj estos kompreneblaj por la interparolanto, kvankam anta\u016de li ilin ne a\u016ddis. \u0108i tiuj ecoj akcelas kaj variigas cerbajn evoluprocezojn, forigante \u0109e la lernanto la neceson koncentri\u011di al neproduktivaj esceptoj kaj aliaj instru-komplika\u0135oj de etnaj lingvoj. \u0108i tiu tuta balasto forfalas.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e497a27754e4d486bd108a1e24f2ffde wp-block-paragraph\">En tiu \u0109i kunteksto oni devas atenti du pruvitajn direktojn de aplikado de esperanto en la instruado de infanoj kaj adoleskantoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-688439f2b5077329f42b8dee2ca74ee3 wp-block-paragraph\">La unua estas la propede\u016dtika valoro de lernado de esperanto kiel anta\u016dpordo al ekkonado de aliaj fremdaj lingvoj. La spertoj montras, ke lernado de esperanto fare de infanoj kiel unua fremda lingvo en la lernejo (t.e. 1-2 instruhoroj semajne dum 1-2 jaroj) alportas signifajn akcelajn efikojn, kiam ili poste transiras al lernado de hinde\u016dropa fremda lingvo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0a11f7959795f86019d6fc400286d90b wp-block-paragraph\">La alia estas la akcela valoro de lernado de esperanto, t.e. plirapidigo kaj plifirmigo de la efikoj de instruado de alia (deviga) fremda lingvo paralele kun esperanto. Lernado de esperanto estas traktata kiel plurlingva akcelilo. En amba\u016d \u0109i tiuj kazoj efikas plii\u011do de la lingva konscio de la lernanto, kiu estas implicita, t.e. ne postulanta lernadon de la gramatikaj reguloj de difinita lingvo. La pliprofundigita lingva konscio de la lernanto pozitive efikas anka\u016d al alproprigado de la lerneja lingvo (kutime gepatra).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0d4939ffd5f8dd71232b6caee651b4e9 wp-block-paragraph\">Alia avanta\u011do en amba\u016d kazoj estas la kontenteco pri la propra progreso de la lernanto kaj konstruado de konfido al siaj propraj lingvaj kapabloj. Gravas, ke tio estas videbla precipe \u0109e lernantoj kun malpli alta a\u016d reduktita intelekta potencialo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-2e0c38112a4902eb9a1f9d485a66ecf1 wp-block-paragraph\"><em>Komunikaj valoroj kaj utileco<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9ad6012619daf429bfd28237638374e5 wp-block-paragraph\">\u0108iujn sintenojn de la esperanto-medioj kunigas la konvinko, ke esperanto, kiel lingvo komunike plenkapabla kaj multe pli facile lernebla ol aliaj hinde\u016dropaj lingvoj, estas faciliganto en transetnaj kontaktoj, kaj \u011dia socia utileco dependas rekte de la eblo atingi aliajn homojn, kiuj povas uzi \u011din en \u0109i tiu tipo de kontaktoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9b0ae5de538c4396278fe46465b600d1 wp-block-paragraph\">Unu el la ecoj de la esperanto-komunumoj estas la estingo de la signifo de etneco rilatanta la devenon de interparolantoj kiel konfliktogeneranta faktoro. En tiuj \u0109i medioj, diferencoj en la etna deveno de interparolantoj ne estas faktoro kiu ajnagrade diskriminacias a\u016d donas privilegian pozicion (kiel ekzemple esti anglo en anglalingvaj kontaktoj kun aliaj e\u016dropanoj), kaj tiu diverseco estas e\u0109 asertata. Tio povas esti priskribita kiel etna indiferenteco (ne\u016dtraleco) de la esperanto-medioj. Kontraste al tio esperanto mem kiel lingvo ne estas etne ne\u016dtrala, \u0109ar \u011di estas profunde enigita en la lingvoj kaj kulturoj de la \u0109efaj e\u016dropaj lingvofamilioj (latinidaj, \u011dermanaj kaj slavaj). \u0108i tiuj du distingoj pri ne\u016dtraleco ne estu konfuzataj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e260301b1dc6b30606dceeaf054fe329 wp-block-paragraph\">Anka\u016d indas distingi inter la socia kaj individua utileco de regado de fremda lingvo. La unuan oni povas mezuri per la nombro da \u015dancoj por kontaktoj en difinita fremda lingvo sur superetna nivelo, dum la duan oni povas mezuri per la eblo elekti interparolantojn la\u016d siaj individuaj bezonoj. La amase instruataj fremdaj lingvoj&nbsp; havas relative altan socian komunikan utilecon post kiam ili estas bone ekregitaj, dum lingvoj, kiuj estas malofte lernataj, havas malaltan socian utilecon mezuratan tiamaniere, sed povas havi altan individuan utilecon (fakte, ofte pli altan ol lingvoj instruataj amase), depende de la reto de facile alireblaj pli profundaj individuaj kontaktoj: en la kazo de esperanto, etne senlima, kaj en la kazo de etnaj lingvoj, limigita nur al la lingva kaj kultura etneco de la interparolanto (ekz. kono de la hungara lingvo fare de polo kaj inverse ne superas \u0109i tiujn du etnojn).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-49bc5bba1bc97dda0ac5baa01acea400 wp-block-paragraph\"><em>Aliaj avanta\u011doj de ekkono kaj alproprigo de Esperanto<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-f53f9bc382d859a9c2860776197d5bd8 wp-block-paragraph\">Krom la supre menciitaj, esperanto-uzantoj montras aliajn avanta\u011dojn de \u011dia ekposedo. Ekzemple, la kognan plezuron \u201cser\u0109fosadi\u201d tra&nbsp; esperanto kiel lingvo a\u016d la sociajn valorojn de restado en esperanto-medioj: plurflankaj internaciaj kontaktoj kaj amikecoj, pasioj, \u015datokupoj, pasigado de libera tempo, profesia disvolvi\u011do, faciligoj en vizitado de aliaj landoj kun helpo de esperantlingvaj lokanoj. Ekzistas anka\u016d sufi\u0109e granda nombro da diverslingvaj paroj \u0109iutage komuniki\u011dantaj inter si kaj eventuale kun siaj infanoj en esperanto.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-758bbceef74306e287000a65393a9888 wp-block-paragraph\"><em>Esperanto-kulturo<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-c2a5357d683987b0514f3777d485f2f7 wp-block-paragraph\">Esperanto-komunumoj ekzistas de pli ol 130 jaroj. Kiel \u0109iu konstante funkcianta komunumo kun plurgeneracia historio, \u011di evoluigis sian propran specifan kulturon. \u011ci estas kaj alta kulturo bazita sur la lingvo, kaj \u0109iutaga kulturo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-242746a5f836eac708e9dafcc1211180 wp-block-paragraph\">Estas multaj sferoj ene de la alta kulturo, ekz. originala esperantlingva prozo, poezio kaj kantoj, teatroj kaj scenejaj ensembloj, radiostacioj, filmoj, eldonejoj, gazetaro. Bona ekzemplo \u0109i tie estas <em>Literatura Foiro<\/em>, altkvalita literatura revuo, eldonata de pli ol&nbsp; 50 jaroj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-bf02a5d8867a0f23dad35b2ce114b337 wp-block-paragraph\">Se temas pri \u0109iutaga kulturo, \u011di manifesti\u011das \u0109efe dum Esperanto-aran\u011doj kiel kongresoj, festivaloj, seminarioj, edukaj restadoj, feriadoj. \u011ci inkluzivas la manieron rilati al aliaj, esperantan mitologion, kantojn, identecan simbolaron (flago, himno) ktp.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-4c1281eae745588e8ed6ac961d44d1bf wp-block-paragraph\"><em>Tradukis el la pola: Edward Malewicz \u2013 oktobro 2023<\/em><\/p>\n\n\n\n<hr class=\"wp-block-separator has-alpha-channel-opacity\"\/>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-deca21fe6ad1bdf0580c342db6cdd0fe wp-block-paragraph\" style=\"font-size:16px\"><a href=\"#_ftnref1\" id=\"_ftn1\">[1]<\/a> Kvankam oni kutime skribas la nomon de la lingvo majuskle (Esperanto), la tradukisto, pro la postulo de la a\u016dtoro, akceptis minusklan skribmanieron (esperanto). (<em>piednoto<\/em> &#8211; EM)<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>A\u016dtoro:&nbsp;&nbsp;&nbsp; Jerzy Leyk \u2013 julio 2023 Kvankam Esperanto estas lingvo la\u016dgeneze planita (artefarita), \u011di, samkiel lingvoj etnaj, konstante evoluas. \u011ciaj gramatikaj reguloj kaj la kerno de \u011dia vortprovizo estis kreitaj de la varsovia kuracisto kaj poligloto Ludoviko Zamenhof kaj publikigitaj en Varsovio en 1887 unue en la rusa, kaj poste, samjare, anka\u016d en la pola, [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-481","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/481","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=481"}],"version-history":[{"count":2,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/481\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":483,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/481\/revisions\/483"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=481"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}