{"id":64,"date":"2023-10-08T10:31:30","date_gmt":"2023-10-08T10:31:30","guid":{"rendered":"http:\/\/pluriko.pl\/?page_id=64"},"modified":"2023-12-25T19:41:41","modified_gmt":"2023-12-25T19:41:41","slug":"kio-estas-interlingvistiko","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/eo\/kio-estas-interlingvistiko\/","title":{"rendered":"Kio estas interlingvistiko?"},"content":{"rendered":"\n<h3 class=\"wp-block-heading\">A\u016dtoro: V\u0115ra Barandovsk\u00e1-Frank<\/h3>\n\n\n\n<p>\u200b<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-b78f03ed2fcd0745e3f056be7172a388\"><em>Enkonduko: Jerzy Leyk<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-61d14e8daa7eb46ed0d1e37ef3acfb83\">&nbsp; &nbsp; &nbsp; Indas rimarki, ke la nocio \u201e<strong>interlingvistiko<\/strong>\u201d ne havas aktuale stabilan, unuanime akceptatan komprenon inter sciencistoj. La\u016d \u011disnuna praktiko kernaj esplorobjektoj de interlingvistiko estas lingvoj kun konstruita\/projektita genezo destinitaj por la\u016dteme \u0109iusfera komunikado homo-homo a\u016d tian komunikadon simulantaj (en imagitaj, fikciaj mondoj). Plua evoluo de tia lingvo povas esti pli a\u016d mapli natura (socie influata far la uzantaro de la koncerna lingvo). La esplorado mem de tiuj objektoj fari\u011das interdisciplina fako, \u0109ar koncernas interalie perspektivojn lingvistikajn, sociajn, psikologiajn, historiajn, kulturajn (inkluzive literaturon), pedagogiajn, filozofiajn kaj politikajn ligitajn kun kreado kaj funkciado de tiuj lingvoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9d481120d9e4c28a69516f0dc03e73dc\">&nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp;Estas a\u016dtoroj kiuj postulas pli vastan esplorterenon de interlingvistiko, ekzemple funkciadon de lingvoj en interetna komunikado \u011denerale \u2013 pri tio sube.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-a74a9e48cff01058577c8d8bbb9bc2db\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;Programlingvoj uzataj en informadiko a\u016d sistemoj de simboloj (sciencaj, trafikaj), kvankam artefaritaj, ne i\u011dis studobjektoj de interlingvistiko.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-eb490ea62d4c423e7eb3fa5d1e3a3ede\">&nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp;Interlingvistiko en menciita senco enhavas \u201c<strong>esperantologion<\/strong>\u201d kiel sciencan pritraktadon de la lingvo esperanto kaj ligitajn kun \u011di supre menciitaj sciencaj perspektivoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-418d839a52c4fdbfee9495592690c25a\" style=\"text-decoration:underline\"><em>Historie<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-125688c73d702daf0de91972e608a386\">\u200b&nbsp; &nbsp; &nbsp;Jen kelkaj bazaj historiaj faktoj klarigantaj, kiel tiu \u0109i scienco ekestis, evoluis kaj kontinuas.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-df77d81857be73b41a47d5814af99d67\">&nbsp; &nbsp; La termino venas de la baza vorto interlingua, en la senco de &#8220;internacia helplingvo&#8221;. Kiel la unua uzis \u011din la itala matematikisto <strong><em>Giuseppe Peano<\/em><\/strong> (Peano 1903:74). Li mem proponis en tiu rolo simpligitan latinan lingvon. Krome li estis direktoro de lingvistika organiza\u0135o &#8220;Academia pro Interlingua&#8221;, kies membro <em><strong>Jules Meysmans<\/strong><\/em> (Meysmans 1911:14) proponis nomi &#8220;interlingvistiko&#8221; sciencon okupi\u011dantan per starigo de normoj por konstruado de helplingvoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-b2e0cd0d1298f596d06106ceadc8bed4\">Kreado de lingvoj ekzistis jam en antikva epoko kaj renesanco, plej ofte kiel parto de filozofio kaj klerigo. La unua relative vaste uzata novepoka lingvo konstruita konscie por la celoj de internacia kompreni\u011do estis <em>Volap\u00fck<\/em> de la germana prelato <em><strong>Johann Martin Schleyer<\/strong><\/em> (Schleyer 1880). Poste elstaris la \u011dis nun funkcianta <em>Esperanto<\/em>, nomata la origina pse\u016ddonomo de la a\u016dtoro, la juda kuracisto <em><strong>Ludoviko Lazaro Zamenhof<\/strong><\/em> (Esperanto 1887). &#8220;Academia pro Interlingua&#8221; mem krome okupi\u011dis pri multaj aliaj projektoj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-dedcad17d9461381c17f817b7731e98e\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;Ties membroj estis anka\u016d profesiaj lingvistoj, \u0109efe la dana fonetikisto kaj anglisto <strong><em>Otto Jespersen<\/em><\/strong>, kiu ekpledis por interlingvistiko kiel memstara lingvistika disciplino. &nbsp;La komenco de lia artikolo &#8220;A new science: Interlinguistics&#8221; (Jespersen 1930:57) estas citata kiel la unua difino de tiu \u0109i scienco: Nova scienco estas evoluanta: interlingvistiko \u2013 tiu parto de la lingvoscienco kiu okupi\u011das pri strukturo kaj bazaj ideoj de \u0109iuj lingvoj kun la celo establi normon por interlingvoj, t. e. helplingvoj destinitaj por parola kaj skriba uzo inter homoj kiuj ne povas interkompreni\u011di pere de siaj gepatraj lingvoj&nbsp;(originale: &#8220;<em>A new science is developing, Interlinguistics &#8211; that branch of the science of language which deals with the structure and basic ideas of all languages with the view to the establishing of a norm for interlanguages, i.e. auxiliary languages destined for oral and written use between people who cannot make themselves understood by means of their mother tongues.<\/em>&#8220;)<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-3573b160c083f27f566412187110a3ee\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;Tio okazis kiel reago al la konferenco okazinta en 1930 en \u011cenevo: <strong>IALA<\/strong> (International Auxiliary Language Association \u2013 Internacia Helplingva Asocio, fondita 1924 en Novjorko), igis priju\u011di plurajn projektojn de internaciaj helplingvoj kaj esprimis neceson de kunlaboro inter lingvistoj kaj interlingvistoj, t.e. inter teorio kaj praktiko.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0a30ba61824d9da1623766762ab1c469\">Precipe la nederlanda latinisto <em><strong>Willem Manders<\/strong><\/em> postulis de interlingvistiko ne nur nur starigi normojn por interlingvoj, sed krome ser\u0109i la plej kontentigan solvon de la internacilingva komunikada problemo. En lia libro &#8220;Interlingvistiko kaj esperantologio&#8221; (Manders 1950) aperas esperantologio kiel memstari\u011dinta subbran\u0109o de interlingvistiko, koncentrita al Esperanto kiel la plej ebla solvo.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-f2c4f6b353fbf8334828b30ab7e46cae\">&nbsp; &nbsp;&nbsp; La a\u016dstra terminologo <strong><em>Eugen W\u00fcster<\/em><\/strong> opiniis, ke interlingvistiko konscie influu la evoluon de la lingvoj, inklude de etnolingvoj. Li enkondukis la terminon <em>Plansprache<\/em> (&#8220;planlingvo&#8221;, W\u00fcster 1931), per kiu li volis adekvate traduki en la germanan&nbsp; lingvon la terminon &#8220;constructed language&#8221; uzitan de Jespersen. Lau W\u00fcster, la konstruanta lingvoscienco povus sekve nomi\u011di <em>Sprachplanung<\/em>&nbsp; (&#8220;lingvoplanado&#8221;).&nbsp; La termino &#8220;Plansprache&#8221;, t. e. &#8220;planlingvo&#8221; kiel sinonimo de &#8220;interlingvo&#8221; estis transprenita de germanaj kaj esperantistaj a\u016dtoroj. Aperadis e\u0109 la termino planlingvistiko kaj samnoma esperantlingva revuo en la 1980-aj jaroj.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-1a70f6aa8b37f59e8daad29e06623c79\">\u00a0 \u00a0 \u00a0Krome ekzistas termino lingvoplanado (language planning). Tiun \u0109i terminon unue uzis la svisa germanisto <em><strong>Frederic Bodmer<\/strong><\/em> (Bodmer 1944). Lingvoplanado tiam koncernis ellaboron de jam ekzistantaj etnolingvoj a\u016d dialektoj por nacia uzo, ekzemple de la novhebrea (la terminon uzis 1948 la jida lingvisto Uriel Weinreich) kaj norvega (nynorsk kaj bokm\u00e5l, pristudataj en 1959 de Einar Haugen). En 1968 la estona lingvisto <em><strong>Valter Tauli<\/strong><\/em> (Tauli 1968) venis kun pli lar\u011da difino, kiu ampleksis anka\u016d internaciajn lingvojn: <em>Lingvoplanado estas metoda aktiveco de reguligo kaj plibonigo de ekzistantaj lingvoj a\u016d kreado de novaj kunaj regionaj, naciaj a\u016d internaciaj lingvoj<\/em>\u00a0(originale: &#8220;<em>Language planning is the methodical activity of regulating and improving existing languages or creating new common regional, national or international languages.&#8221;) En sia libro, Enkonduko en la teorion de lingvoplanado &#8220;Introduction to a theory of language planning<\/em>&#8220;) li difinis interlingvistikon jene: Interlingvistiko povas esti difinita kiel la scienco pri internacia lingvoplanado, a\u016d pli precize, la bran\u0109o de la teorio de lingvoplanado kiu esploras la principojn, metodojn kaj taktikojn de internacia lingvoplanado. Per internacia lingvo oni opinias universalan lingvon uzotan kiel rimedo de komunikado de individuoj apartenantaj al malsamaj lingvokomunumoj\u00a0(originale: &#8220;<em>Interlinguistics can be defined as the science of international language (IL) planning, or more precisely, the branch of theory of language planning which investigates the principles, methods and tactics of IL planning. By IL is meant a universal language to be used as a means of communication by individuals belonging to different language communities.<\/em>&#8220;) (Tauli 1968:41).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e224945a9531769194f04ecd69029abc\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;\u011cis la 1950-aj jaroj, interlingvistiko tamen okupi\u011dis preska\u016d ekskluzive per planlingvoj, precipe la aktiveco de profesia interlingvistika organiza\u0135o IALA altiradis atentemon de lingvistoj. Post sia decido, ke neniu el la ekzistantaj helplingvoj plene ta\u016dgas kiel internacia, IALA lan\u0109is en 1952 propran projekton Interlinuga, kiu tamen neniam atingis uzantaron pli grandan ol Esperanto. Interlingvistiko tiam \u0109esis ser\u0109i\/konstrui idealan helplingvon kaj ekiris aliajn vojojn.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-d6718b2402028d1d1fd78566edcad858\">La germana esperantisto <strong>Artur Bormann<\/strong> &nbsp;(Bormann 1959\/60:23) proponis tri \u0109efajn subfakojn:<\/p>\n\n\n\n<ol class=\"wp-block-list\">\n<li><mark style=\"background-color:rgba(0, 0, 0, 0)\" class=\"has-inline-color has-black-color\"><em>\u011cenerala<\/em> interlingvistiko esploru bazajn rilatojn inter lingvo, individuo kaj socio, deduktu el tiuj rilatoj la principojn por la selekto de internacia lingvo kaj observu ties efikojn politikan, kulturan, sociologian kaj ekonomian.<\/mark><\/li>\n\n\n\n<li><mark style=\"background-color:rgba(0, 0, 0, 0)\" class=\"has-inline-color has-black-color\"><em>Speciala<\/em> interlingvistiko esploru la rilaton inter la lingvoj internaciaj kaj naciaj, observante, kiel ili reciproke influas sin \u2013 do certasence kompara interlingvistiko.<\/mark><\/li>\n\n\n\n<li><mark style=\"background-color:rgba(0, 0, 0, 0)\" class=\"has-inline-color has-black-color\"><em>Praktika<\/em> interlingvistiko okupi\u011du pri la internacia lingvo mem, pri \u011diaj vortaro, gramatiko, stilistiko kaj plua evoluo.<\/mark><\/li>\n<\/ol>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-8423118f5c1517da4b611bed71c14fac\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;En la sepdekaj jaroj de la 20-a jc. enhavis la koncepto de interlingvistiko tiom da diversaj aliroj, ke oni e\u0109 parolis pri &#8220;skoloj&#8221; (Haupenthal 1976:1). Unu el ili estis la sovetia, \u0109efe okupi\u011danta pri lingvopolitiko, sociolingvistiko, dulingvismo, multlingveco, kaj normigo de diversaj etnolingvoj, \u0109ar Sovetunio estis multnacia kaj multlingva \u015dtato. La\u016d la moskva lingvisto <strong><em>Sergej Kuznecov<\/em><\/strong> (Kuznecov 1982\/1987), <em>\u011denerala<\/em> interlingvistiko interesi\u011du pri monda lingvosituacio, pri multlingveco, pri internacia lingva komunikado, pri reciprokaj lingvaj influoj kaj internaciismoj, pri solvoj de internacia komunikadproblemo helpe de kaj naturaj lingvoj, kaj planlingvoj. Al speciala interlingvistiko apartenu teorioj de unuopaj planlingvoj, do anka\u016d esperantologio. Slavisto <strong><em>Aleksandr Duli\u0109enko<\/em><\/strong> de la universitato en Tartu speciali\u011dis al panslavaj planlingvoj kaj estas fondinto de la slava interlingvistiko.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-f2f1ee8293832210875f1f4e4629698d\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;La hungara slavisto <em><strong>Istv\u00e1n Szerdahelyi<\/strong><\/em> fondis Esperanto-fakon \u0109e la budape\u015dta E\u00f6tv\u00f6s Lor\u00e1nd Universitato kaj verkis universitatan lernolibron de interlingvistiko (Szerdahelyi 1979). Modernaj konceptoj de interlingvistiko kontinue plivastigas \u011dian intereskampon. La germana interlingvistika societo <em>Gesellschaft f\u00fcr Interlinguistik<\/em>, kiun fondis en 1991 <strong><em>Detlev Blanke<\/em><\/strong> (<a>http:\/\/www.interlinguistik-gil.de<\/a>) da\u016dre praktikas lian difinon: Interlingvistiko estas interdisciplina lingvistika fako, kiu pristudas internacian lingvan komunikado kun \u0109iuj \u011diaj politikaj, ekonomikaj lingvistikaj, informteoriajn kaj aliaj aspektoj&nbsp;(originale: \u201e<em>Die Interlinguistik ist eine interdisziplin\u00e4re sprachwissenschaftliche Disziplin, welche die internationale sprachliche Kommunikation mit allen ihren politischen, \u00f6konomischen, linguistischen, informationstheoretischen und anderen Aspekten erforscht<\/em>.\u201c) (Blanke 1985:293). Interlingvistiko do lastatempe i\u011dis vere interdisciplina scienco, kunlaboranta kun didaktiko, pedagogio, sociologio, filozofio, dokumentadscienco, semiotiko, terminologio, scienca komunikado, informadiko, logiko, kibernetiko, problemoj de artefarita inteligenteco kaj multaj aliaj, inklude de kulturo kaj religio.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-a0398f79355aff3130fd4d1223b5f842\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;La hungara lingvistino <em><strong>Ilona Koutny<\/strong><\/em> fondis kaj ekde 1997 gvidas la internaciajn postgradajn Interlingvistikajn Studojn \u0109e la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano. (http:\/\/interl.amu.edu.pl\/interlingvistiko\/index.html). La&nbsp; studoj da\u016dras tri jarojn kaj kombinas \u0109eestan kaj retan instruadon. Oni akiras bazajn konojn pri \u011denerala lingvistiko, interlingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado kaj fokusi\u011das al la lingvistiko, kulturo kaj movado de Esperanto. La lasta jaro estas dedi\u0109ata al speciali\u011do, oni elektas inter komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko kaj instru-metodiko. En&nbsp; 2022 tie komencis&nbsp; la regula \u0109eesta 2-jara magistra (master) internacia studprogramo pri interlingvistiko kiel speciali\u011do kadre de studdirekto lingvistiko kaj inform-mastrumado. (https:\/\/kml.amu.edu.pl\/en\/interlinguistics\/) En la programo estas i.e. lingvistikaj studobjektoj (lingvotipologio, lingvopolitiko kaj lingvistika priskribo de Esperanto), interkultura komunikado (en Esperanto), kaj studobjektoj de inform-mastrumado (en la angla).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-ac36633503830c4b56360375f3b66591\" style=\"text-decoration:underline\"><em>Conlangs \u2013 konstruitaj lingvoj<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-6597f759765f37408f837542dbffd86d\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;La enkonduko de interreto en la 1990-aj jaroj alportis surprizan kreskon de intereso pri lingvokonstruado. En 1991 ekfunkciis pere de elektronika po\u015dto la usona diskutrondo &#8220;Constructed Language Mailing List&#8221; (http:\/\/listserv.brown.edu\/archives\/conlang.html), kun la revuo <em>Journal of Planned Languages <\/em>de <strong><em>Rick Harrison<\/em><\/strong> kaj&nbsp; kreado de plurlingva vortaro de dumil bazaj anglaj vortoj kun traduko en diversajn planlingvojn. Tiun \u0109i agadon forte anta\u016denpu\u015dis la invento de tuttera teksa\u0135o, kiu ekde 1994 plene establi\u011dis en interreto. La komunumoj de interlingvemuloj amase kreadis siajn pa\u011dojn \u0109e ttt, kio ebligis tujan disvastigon.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-2016478d372b2486b4c7a45df6e19710\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;La termino &#8220;constructed languages&#8221;, iam lan\u0109ita de Otto Jespersen, estis tiam mallongigita al <em>conlangs<\/em> por indiki \u0109iujn lingvojn konscie konstruitajn, egale por kiuj celoj. De \u011di estas derivitaj <em>conlanging<\/em> = kreado de lingvoj, kaj <em>conlanger<\/em> = lingvokreanto, a\u016dtoro. La lingvo de conlangers estis dekomence la (usona) angla, precipe pro eminentaj usonaj komputilaj teknologioj, kiujn uzas \u0109efe la junularo. La terminon &#8220;planned language&#8221; (planlingvo) oni komencis eviti pro ligiteco al Esperanto, kiu estas opiniata malnovmoda, \u0109ar la internacia komunikado jam kontentige funkcias en la angla lingvo. Pro \u0109i-koncerna kritiko okazis skismo, kiu en 1996 elapartigis el &#8220;Constructed Languages Mailing List&#8221; \u0109iujn helplingvojn (<em>auxlangs<\/em>, t. e. auxiliary languages). Ilin kolektis precipe la usona lingvisto <em><strong>Jay Bowks<\/strong><\/em> en sia <em>Projecto Auxilingua<\/em> (1996-2005). Li fine konstatis, ke la nombro de auxlangs da\u016dre kreskas sen alporti ajnan solvon, \u0109ar la projektoj konkurencas inter si kaj neniu atingas konsiderindan komunumon da uzantoj. Post la enkonduko de Vikipedio, Jay Bowks dedi\u0109as sin al Vikipedio de Interlingua.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-d0e6d94dc7e1713447530ed4e508f3fe\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;Dum la novaj helplingvaj projektoj atingas la nombron de kelkcent, la nombro de aliaj &nbsp;&nbsp; conlangs konstruitaj por amuzaj kaj eksperimentaj celoj (<em>artlangs<\/em> = art languages kaj <em>engelangs<\/em> = engineered languaes) ekspanzias al miloj. <strong><em>Jeffrey Henning<\/em><\/strong> kolektis en sia portalo <em>Langmake<\/em>r (1995-2008) demokratie \u0109iutipajn conlangs, farinte per sia revuo <em>Model Languages<\/em> el lingvokreado intelektulan hobion: same kiel oni konstruas ekzemple trajnomodelojn, oni povas produkti lingvo(modelo)jn por sia amuzo. La portalo i\u011dis tre populara kaj estis konektita al multegaj diskutgrupoj, spertis kelkajn transformojn kaj fine kolapsis pro komputilaj virusoj. Parto de la materialoj eldoni\u011dis libroforme (Henning 2020). Nun ekzistas nesuperrigardebla kvanto de posteulaj portaloj pli a\u016d malpli speciali\u011dintaj al diversaj tipoj de conlangs. Ni nomu nur <em>Zompist<\/em> de Mark Rosenfelder (http:www.zompist.com\/). Li publikigis unue rete, poste libroforme lernolibron de conlanging <em>The Language Construction Kit<\/em>, kiun sekvis serio da libroj por progresintaj autoroj&nbsp; de artlangs (Rosenfelder 2010, 2012, 2013, 2018 k.a.)<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-58492f171e22a2b9c2bf91700fb55cee\">Intereso pri artaj lingvoj en fantaziaj kaj sciencfikciaj verkoj enorme kreskis pro usonaj filmserioj, ekz. Star Trek kun la <em>klingona<\/em>, Avatar kun <em>Na&#8217;vi<\/em> kaj Games of Thrones kun la valiria kaj <em>dothraka<\/em> lingvoj. Tiujn lingvojn konstruis kontraktitaj lingvistoj. <strong><em>David Peterson<\/em><\/strong>, la a\u016dtoro de la du laste menciitaj, (kun)fondis en 2007 <em>Language Creation Society<\/em> (https:\/\/conlang.org), profesian organiza\u0135on por conlanging, kiu ofertas kreadon de artlingvoj \u0109efe por amuz-industrio (filmoj, romanoj, retpa\u011doj, reklamoj, festivaloj, komputilaj ludoj ktp.) kaj krome membrigas ducenton da conlangers el la tuta mondo, kiuj kontakti\u011das ne nur rete, sed anka\u016d dum \u0109eestaj konferencoj. Peterson intertempe kreis pluajn artlingvojn kaj instruas conlanging la\u016d sia libro (Peterson 2015).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-ce621002891d58896a8cc4dcc6b9dcbf\">&nbsp; &nbsp; &nbsp;Intereso pri tiaj fantaziaj lingvoj estas evidente tiom granda, ke la itala informadikisto-lingvisto <strong><em>Federico Gobbo<\/em><\/strong> proponas novan bran\u0109on de interlingvistiko nomatan <em>Hollywood linguistics<\/em> (Gobbo 2020:38), kiun li instruas (anglalingve) en la speciala katedro de Universala Esperanto-Asocio \u0109e la Universitato de Amsterdamo. Oni ofertas alterne Introducing en Interlinguistics en la unua semestro kaj kurson de Esperanto en la dua semestro, je kvar horoj po semajne.<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-36769710b05feef187ea9bf368fea739\" style=\"text-decoration:underline\"><em>Konklude<\/em><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-1dc809de028041461824d64ddd3b90ed\">&nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp;Kiel vidate, la enhavo de la scienco kaj studobjekto Interlingvistiko konstante evoluas. La vasta spektro de eblaj kampoj povas esti vidata kiel pliri\u0109igo de esplorlaboro, dum oni diskutas pri ilia envicigo en la fakon: \u0109u al \u011di apartenu la lingvoplanado kaj lingvonormigo de etnaj lingvoj a\u016d evoluo de pi\u011dinoj kaj kreoloj (kion proponis kaj \u015datis i.a. la poznanaj studentoj), \u0109u \u011di interesi\u011du pri tradukado, kodoj, programlingvoj kaj artefarita inteligento, \u0109u oni nepre pritraktu conlanging (vd. Stria 2016) kaj holivudajn planlingvojn, kiun rolon ludu la tradiciaj planlingvoj kaj esperantologio (vd. Koutny 2015), \u0109u oni pli esploru la anglan lingvon kiel lingvafrankaon ktp.&nbsp; La preciza difino de interlingvistiko kaj unueca opinio pri ties esplorkampoj do estas da\u016dre ser\u0109ataj. \u011cia kvalito kaj pluevoluo dependas anka\u016d de la profesia aliro kaj ekzisto de konformaj studfakoj, \u0109u enkadre de universitatoj, \u0109u en aliaj, samnivelaj institucioj kaj societoj, kiuj ne limi\u011das al esperantista medio (kp. Barandovsk\u00e1-Frank 2018, 2020).<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-5db39cff262bb1b7d007289d80d5cf29\"><strong>Bibliografio<\/strong><\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-2be9bc4e2209fe0aa33af58641e43f22\">Barandovsk\u00e1-Frank, V\u0115ra (2018): Concept(s) of Interlinguistics. W: <em>J\u0119zyk Komunikacja Informacja<\/em> 13\/2018, Rys, Poznan, str.15-31<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e39da3de29546761f056bee91c06093d\">Barandovsk\u00e1-Frank, V\u0115ra (2020): <em>Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj,&nbsp;<\/em>Rys, Pozna\u0144<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-0837fcad4905024fc97ae6dfd5aeb602\"><em>Bibliography of Planned Languages excluding Esperanto<\/em>: <a>http:\/\/www.lingviko.net\/biblio.html<\/a>,  &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; copyright 1992-1995 by Richard K. Harrison<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-dfb58d4952c1fec7b2a28310b08afcbe\">Blanke, Detlev (1985): <em>Internationale Plansprachen<\/em>. Akademie-Verlag, Berlin<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-29bb64bf2626c50563d754a6f167e06d\">Bodmer, Frederick (1944): <em>The loom of the Language. A Guide to Foreign Language for the Home&nbsp;Student<\/em>. &nbsp; Allen &amp; Unwin, London<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-b4e4e0d46f029b3ed534fed92edf5ca1\">Bormann, Artur (1959\/60): Grundz\u00fcge der Interlinguistik. W: <em>Sprachform<\/em> 3 (1959\/60), p. 14-23<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-8aba9ea6d5c68f37fe0870e19fb8ce93\">Esperanto, Dr. (1887): <em>\u041c\u0435\u0436\u0434\u0443\u043d\u0430\u0440\u043e\u0434\u043d\u044b\u0439 \u044f\u0437\u044b\u043a\u044a. \u041f\u0440\u0435\u0434\u0438\u0441\u043b\u043e\u0432\u0456\u0435 \u0438 \u043f\u043e\u043b\u043d\u044b\u0439 \u0443\u0447\u0435\u0431\u043d\u0438\u043a\u044a<\/em>.Warszawa<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-439ddee4c985fbc425d906b9f1d09cf8\">Gobbo, Federico (2020): <em>Introduction to Interlinguistics<\/em>. Grin Verlag, M\u00fcnchen<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-87b90b2db84f01c2b7d242faad69388e\">Haupenthal, Irmi &amp; Reinhard (2013): <em>Auswahlbibliographie zur Interlinguistik und Esperantologie.<\/em> <em>&nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; &nbsp; Selekta bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio.<\/em> Iltis, Bad Bellingen<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-c78708a8411afe35c5e28e87b9365457\">Haupenthal, Reinhard (eld., 1976): <em>Plansprachen. Beitr\u00e4ge zur Interlinguistik.<\/em> Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-f3acac7abe8719b49355deb9c042096f\">Henning, Jeffrey (2020): <em>Langmaker: Celebrating Conlangs<\/em>. Yonagu Books, Chicago<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-9ae088dc07854f486916771d5ef7ea5f\">Jespersen, Otto&nbsp; (1931): A new science: Interlinguistics, W: <em>Psyche<\/em>, London, 1930-31\/3, str. 57-67 (<a>http:\/\/interlanguages.net\/IL.html<\/a>)<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-eb1fa9620f652c1d264dc4253a582373\">Koutny, Ilona (2015): A typological description of Esperanto as a natural language, W: <em>J\u0119zyk Komunikacja Informacja<\/em> 2015\/10, Rys Pozna\u0144, str. 43-62<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e24a787d530a77ee9616fa13abba298b\">Kuznecov, Sergej Nikolajevi\u0109 (1982): <em>Osnovy interlingvistiki<\/em>.&nbsp; Universitet dru\u017eby narodov, Moskva &nbsp;&nbsp;<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-c6f6926def13204c1390b3d0923526ab\">Kuznecov, Sergej Nikolajevi\u0109 (1987): T<em>eoreti\u0109eskie osnovy interlingvistiki.<\/em> Izdatelstvo universiteta dru\u017eby narodov, Moskva<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-bb483530c4b1327e5e6349d8d1f08db0\">Manders, Willem (1950): I<em>nterlingvistiko kaj esperantologio<\/em>. Muusses, Purmerend<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-372cab8be49bb087d3c5cbc14541ae2c\">Meysmans, Jules&nbsp; (1911): Une science nouvelle, W: <em>Lingua Internationale<\/em>, Bruxelles, 1.1911\/12\/8,&nbsp; p. 14-16<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-492e563ea5d2cf928a29dda65256a564\">Peano, Giuseppe&nbsp; (1903): De latino sine flexione, W: <em>Rivista di mathematica<\/em>, Torino, VIII, str. 74-83<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-67cefd15853c46afe4f621e987e436e9\">Peterson, David Joshua (2015): <em>The Art of Language Invention. From Horse-Lord to Dark Elves,&nbsp;the Words behind World-Building<\/em>. Penguin Books, New York<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-e3a0af2ffab8bc93a696e05d5b7369ab\">Rosenfelder, Mark (2010): <em>The Language Construction Kit<\/em>. Yonagu Books, Chicago<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-aa5752f6189758fe061a85a53abe4e02\">Rosenfelder, Mark (2012): <em>Advanced Language Construction<\/em>. Yonagu Books, Chicago<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-dc7b1319d3e71a6e20204ec53537fb4f\">Rosenfelder, Mark (2013): <em>The Conlanger&#8217;s Lexipedia<\/em>. Yonagu Books, Chicago<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-b6b26584ce8c7d0ad02c535d4d566b08\">Rosenfelder, Mark (2018): <em>The syntax Construction Kit<\/em>. Yonagu Books, Chicago<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-bce0bdb4b8a934f975417b76c1439a07\">Schleyer, Johann Martin (1880): <em>Volap\u00fck. Die Weltsprache: Entwurf einer Universalsprache f\u00fcr&nbsp;alle Gebildete der ganzen<\/em><em> Erde. Tappen<\/em>, Sigmaringen<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-066c8c5891927232ac3eb3799d3d885c\">Szerdahelyi, Istv\u00e1n (1979): <em>Bevezet\u00e9s az interlingvisztik\u00e1ba<\/em>. ELTE, Budapest<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-cd3daaea3e3b1621f6a97d14bee41805\">Stria, Ida (2016): <em>Inventing languages, inventing worlds. Towards a linguistic world view of<\/em> <em>artificial languages<\/em>. Wydzial Neofilologii UAM, Pozna\u0144<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-97aff263bfd897aed228553ab93da889\">Tauli, Valter (1968): <em>Introduction to a Theory of Language Planning.<\/em> Almquist &amp; Wiksells, Uppsala<\/p>\n\n\n\n<p class=\"has-black-color has-text-color has-link-color wp-elements-1024866f7bba8a15c15497a1cde740b7\">&nbsp;W\u00fcster, Eugen&nbsp; (1970\/3): <em>Internationale Sprachnormung in der Technik. Besonders in der Elektrotechnik.<\/em> <em> &nbsp; &nbsp; &nbsp;(Die nationale Sprachnormung und ihre Verallgemeinerung)<\/em>, H. Bouvier<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>A\u016dtoro: V\u0115ra Barandovsk\u00e1-Frank \u200b Enkonduko: Jerzy Leyk &nbsp; &nbsp; &nbsp; Indas rimarki, ke la nocio \u201einterlingvistiko\u201d ne havas aktuale stabilan, unuanime akceptatan komprenon inter sciencistoj. La\u016d \u011disnuna praktiko kernaj esplorobjektoj de interlingvistiko estas lingvoj kun konstruita\/projektita genezo destinitaj por la\u016dteme \u0109iusfera komunikado homo-homo a\u016d tian komunikadon simulantaj (en imagitaj, fikciaj mondoj). Plua evoluo de tia [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"class_list":["post-64","page","type-page","status-publish","hentry"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/64","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=64"}],"version-history":[{"count":4,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/64\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":464,"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/64\/revisions\/464"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/pluriko.pl\/index.php\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=64"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}