(Testaro kun ŝlosilo)
Versio 1.D
“Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem.“
(Kabe)
Iniciatis la Projekton: Centro pri Plurlingvismo kaj Interkultura Komunikado – PLURIKO
Metodika Koncepto de la Projekto: Rikardo Rokicki
Frazarelekto: Rikardo Rokicki
Provlegis la Testaron: Zbigniew Kornicki
Ekzerca scenaro: Rikardo Rokicki
Informadika prilaboro: Rikardo Rokicki
Kontroltestis la Ekzercaron: Wojciech Usakiewicz
Superrigardis la Projekton: Scienca Konsilio de PLURIKO
La programo estas destinita por partoprenintoj de mezgradaj Esperanto-kursoj, kiuj deziras daŭrigi sian aventuron kun Esperanto kaj aŭtodidakte pliprofundigi kaj progresigi konon de ties leksiko.
Trejnata vortprovizo ampleksas radikojn listigitajn en la Baza Radikaro Oficiala kaj la frazaro estas ĉerpita el verkoj de la unuaj jardekoj de la XXa jarcento (lingvouzo de la komencaj jaroj) kaj la XXIa (moderna lingvaĵo) jarcentoj, troveblaj en la Tekstaro de Esperanto.
Ekzercoj estas kreitaj per programo Hot Potatoes kaj enĉapitrigitaj per Masher.
