Aŭtoro: Jerzy Leyk — aŭgusto 2023
Multlingveco komprenata kiel uzado de pluraj lingvoj ĉu individue, ĉu en socia skalo, ne estas nova fenomeno. Ĝi troveblas en diversaj civilizacioj kaj geografiaj regionoj de miloj da jaroj. Ĉu ĝi estos la mediteranea baseno kiel lulilo de kelkaj civilizacioj, inkluzive de la eŭropa, ĉu Afriko, ĉu centra kaj malproksimorienta Azio, ĉu antaŭkolumba Ameriko, ĉu Polinezio.
Dume la temaro nomata en 2023 plurlingvismo kaj plurkulturismo fariĝis en Eŭropo temo de studoj, esploroj kaj praktiko en la sfero de eduka politiko komence de la 21-a jarcento kaj eniris en la programon de la eduka politiko de la Konsilio de Eŭropo. Ekde 2001 ĝi estas disvastigata kadre de Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (Common European Framework of Reference for Languages) – mallonge CEFR.
Kun la termino “plurlingvismo” estas ligitaj multaj rilataj nocioj, ofte difinataj en malsama, neunuforma maniero.
Ĉi tiu studaĵo havas karakteron ilustran, enkondukantan en la temaron en ordigita maniero. Ĝi prezentas la aŭtoran proponon alproksimiĝi al ĉi tiu vasta, kompleksa kaj neunuforme rigardebla temaro. Ĉi tie estas prezentita aliro el eŭropa perspektivo.
- Bazaj difinoj
Por la celoj de ĉi tiu enkonduko mi adoptas la ĉi-sube listigitajn difinojn kaj klarigojn pri iliaj interligoj, ne por disputi pri la ĝusteco de la difinoj mem, sed por nomi certajn fenomenojn en ĉi tiu tereno en utila, relative ordigita maniero kaj pli-malpli simila al la nuntempe uzataj difinoj.
La diskutatan temon konsistigas:
- parolata lingvo en homa-homa komunikado,
- kulturo ligita kun tiu ĉi lingvo,
- lingvaj kaj kulturaj rilatoj inter parolantoj kaj komunumoj uzantaj malsamajn lingvojn kaj enprofundigitaj en malsamajn kulturojn.
Estas du tipologiaj kriterioj:
- individua (unuopa persono) kaj kolektiva (komunumo),
- la grado de lingvoakiro kaj la grado de kultura enprofundiĝo kaj la ligitaj kun tio identecoj de individuoj.
Ekster ĉi tiu tereno ekzistas signolingvoj (homa-homa komunikado) kaj programlingvoj (homa-komputila komunikado).
Enkondukaj nocioj
Lingvo – kiel apartan parolatan lingvon mi provizore akceptas lingvon troviĝantan sur la SIL-listo de lingvoj (2017: Informoj pri ISO 639-3, SIL Internacia, https://iso639-3.sil.org) krom lingvoj formortintaj, antikvaj kaj signolingvoj. El tio sekvas, ke multaj variaĵoj de koncerna lingvo (inkluzive de regionaj, sociaj, mediaj kaj historiaj) ne troviĝantaj sur tiu ĉi listo ne estas apartaj lingvoj.
Kulturo – por la bezonoj de la konsiderataj demandoj mi distingas tri nivelojn de kulturo, gravajn por determini la gradon de enprofundiĝo de individuo en la kulturo asociita kun koncerna lingvo:
- nivelo de lingva komunikado – kulturaj elementoj rekte rilataj al la ĝusta uzo de koncerna lingvo,
- partoprena nivelo – sperto kaj kompetentecoj rezultantaj el restado de koncerna persono en la medio de koncerna kulturo dum sufiĉe longa periodo (ekz. almenaŭ 6 monatoj) por povi senti kaj praktiki en adekvata maniero tiujn diferencojn kune kun propra kulturo. Ĝi ĉefe koncernas tipajn kutimojn kaj tradiciojn de la ĉiutaga vivo, formojn de reciproka rilato al si kaj bazan scion pri la kulturo kaj socia vivo,
- plena nivelo – tuto de koncerna kulturo, inkluzive de produktaĵoj (verkoj) en koncerna lingvo apartenantaj al alta aŭ populara kulturo, kaj ties eksterlingvaj komponantoj.
Denaska parolanto de lingvo – persono, kiu ekde la infanaĝo ĉiutage uzas koncernan lingvon, almenaŭ kiel hejman.
Primara (unua) denaska lingvo – la sola denaska lingvo de la parolanto aŭ, se estas pli multaj, ĝi estas la lingvo, kiun tiu persono regas kaj praktikas plej altagrade.
Lingvokultura etno – tio estas labortermino utila por precizigi nociojn en la sfero de lingvo, de ligita kun ĝi kulturo kaj de edukaj kaj sociaj politikoj.
En ĉi tiu studaĵo mi proponas priskribi per tiu ĉi termino komunumon de denaskaj parolantoj de difinita lingvo kune kun tiuj elementoj de kulturo, kiuj estas pli aŭ malpli rekte ligitaj kun la lingvo kaj rezultigas senton de ligiteco, kiu manifestiĝas kiel komuna apartenado (identeco) de difinita komunumo kontraste al aliaj komunumoj. Elementoj kulturaj ne rilataj videble al lingvo estas en ĉi tiu aliro preterlasataj.
Se ni prenos, ke lingvo estas produktaĵo de la kulturo de certa komunumo, ni devas konsideri, ke kvankam difinita lingvo kaj difinita kulturo estas elementoj kunokazantaj, interrilatantaj kaj reciproke ligitaj, la dinamiko de ilia disvolviĝo estas tute alia. Lingvo evoluas malrapide, dum kulturaj ŝanĝoj multe pli rapide (precipe eksterlingvaj), ĉar tio estas influata de ambaŭ: a) civilizacia disvolviĝo; b) la ekstera ĉirkaŭaĵo kaj la amaso da kontaktoj inter homoj de malsamaj lingvokulturaj etnoj. En ĉi tiu kombinaĵo la lingvo fariĝas speco de gardisto, roko, kadro por sento de kultura identeco de difinita komunumo.
Lingvokultura kvazaŭetno – fenomeno simila al lingvokultura etno, sed sin apoganta sur lingvo kun tiutempe preskaŭ neniaj denaskaj parolantoj. Ekzistas medioj uzantaj tian lingvon, foje ankaŭ kun elementoj de alta kulturo en tiu ĉi lingvo. Ekzemploj estas ĉiaj piĝinoj (sen alta kulturo, sed foje transformiĝantaj en lingvojn kreolajn, t.e. akirantaj denaskajn parolantojn), latino en la mezepoko kaj esperanto nuntempe (ili havas produktaĵojn de alta kulturo).
Tie, kie lingvokultura etno estas plue menciata, ĝi – se ne dirite alie – ankaŭ rilatas al kvazaŭetnoj.
Nocioj rilataj al multlingveco kaj multkultureco de unuopulo (individua)
Ĉi tie mi prezentas ses bazajn nociojn kaj iliajn difinojn en tri sferoj: du-, mult-, plur-. En ĉiu el tiuj ĉi sferoj estas paralelo laŭ grado de progresinteco unuflanke en la lingvo, kaj aliflanke en la kulturo.
Dulingvismo – fenomeno rilatanta al unuopa persono. Homo estas dulingva kiam li uzas aparte, sendepende kaj paralele almenaŭ du lingvojn je scipova maniero sur nivelo adekvata al sia aĝo kaj intelekta potencialo.
Dukulturismo – fenomeno rilatanta al unuopa persono. Homo estas dukultura, se li estas dulingva. Do li havas (kulturajn) identecojn ligitajn kun tiuj ĉi lingvoj.
Noto: En la kazo de tri aŭ pli da lingvoj oni uzas la nomon multlingvismo – ĉi tiun tamen mi rezervas por alia sfero, en kiu ĝi estas plej ofte uzata.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: Infanoj de gepatroj kun malsamaj denaskaj lingvoj uzantaj hejme ĉi tiujn lingvojn, el kiuj unu povas esti la lingvo de lerneja edukado aŭ la lingvo de profesia laboro.
Ekzemplo 2: Personoj el lingvokultura malplimulto, uzantaj hejme la lingvon de ĉi tiu malplimulto, kaj ekster la hejmo (en lernejo, laboro ktp.) la oficialan lingvon de la dominanta lingvokultura etno (t.e. la administra lingvo en ilia regiono).
Ekzemplo 3: Ne estas dulingva persono tia infano, kiu kune kun siaj gepatroj transloĝiĝis en alian landon, kaj en tiu nova loĝloko ne estas kultivata hejme nek ekster ĝi la lingvo de lia pli frua infanaĝo. La unua el la du lingvoj ĉesas esti por li lingvo operacia. Tiu persono ĉesas pensi en tiu ĉi lingvo.
Multlingvismo – fenomeno rilatanta al komunumoj sur la ŝtata aŭ regiona nivelo. Ĝi signifas kazojn de kunokazo de multaj (almenaŭ du) egalajrajtaj lingvokulturaj etnoj (ĝenerale agnoskitaj kiel oficialaj lingvoj de la ŝtato). Oni parolas ekzemple pri plurlingva (multlingva) Svislando.
Multkulturismo – fenomeno rilatanta al socioj, en kiuj ekzistas signifaj, sed minoritataj grupoj (komunumoj) kultivantaj alian lingvon kaj alian kulturon ol la dominanta en ĉi tiu socio (kutime en ŝtata skalo). Ĉi tiuj komunumoj estas izolitaj kulture unu de la alia. Dum personoj el minoritataj komunumoj aldone diversgrade integriĝas kun la dominanta lingvokultura etno (ekz. per la sistemo de lerneja edukado), integriĝo en la kontraŭa direkto ne okazas.Tiu ĉi nocio rilatas nur al la skalo socia, ne individua. Ĝi fariĝis karakteriza trajto de la ŝtata politiko direktita al tiuj grupoj.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: Grandaj grupoj da enmigrintoj el aliaj landoj formas en okcidenteŭropaj landoj komunumojn tipajn por multkulturisma politiko. Ili estas traktataj de la loĝlando kiel utilaj, iliaj rajtoj je propra lingvokultura aŭtonomeco estas respektataj, kaj infanoj kaj gejunuloj havas kondiĉojn por lingva kaj kultura integriĝo kun la dominanta kulturo (administre deviga). Sensignifa ĉe tio por la nocio de multkulturismmno estas la forto de administra premo por la asimiliĝo de membroj de tiuj komunumoj (ekz. la bezono trapasi ekzamenon pri la grado de lingvoakiro, foje ankaŭ pri la historio de la loĝlando, por akiri certajn rajtojn).
Ekzemplo 2: Kazoj de regionaj lingvokulturaj malplimultoj ne estas manifestiĝo de multkulturismo, ĉar en sia loĝteritorio ili povas esti dominantaj aŭ almenaŭ havi aliron al instruado kaj publikadministraciaj servoj en sia lingvo.
Ekzemplo 3: La germana malplimulto en Pollando vivanta en la vojevodio de Opole ne falas sub multkulturismon, ĉar ĝi estas malplimulto regiona, havanta en tiu teritorio rajtojn (ekz. lernejoj kaj administracio uzanta la lingvon de tiu ĉi malplimulto), simile al la komunumo dominanta landskale. Dume la pola malplimulto en Germanio falas sub multkulturismon, se ĝi kreas multnombrajn, interne organizitajn grupojn kultivantajn la polan lingvon kaj pollingvan kulturon (ekz. en Berlino).
Ekzemplo 4: Unuopuloj aŭ familioj apartenantaj al neregiona malplimulto, sed forte fokusitaj je asimiliĝo aŭ jam asimilitaj povas ne fali sub la politikon de multkulturismo.
Tra la jaroj multkulturismo povas konduki al loka getoigo de personoj el koncerna minoritato.
Plurlingvismo (individua) – fenomeno rilatanta al unuopa persono. En la praktiko, persono estas plurlingva, se, krom almenaŭ unu denaska lingvo, li regas almenaŭ unu alian lingvon je difinita nivelo (ĝenerale almenaŭ B1+ aŭ B2[1]). Sufiĉas, ke oni scipovas ĉi-lingve sufiĉe libere komunikiĝi kaj en la procezo de komunikiĝo transiri de unu lingvo al alia, kiam necese. Lige kun tio plurlingva persono havas diversigitan lingvan repertuaron, kaj per tio li diferencas de persono unulingva.
El tioj evidentiĝas, ke la postuloj koncernantaj la gradon regi la lingvon ĉe plurlingva persono estas multe mapli grandaj ol en dulingvismo. Persono dulingva tamen koncerne aliajn lingvojn ol ties bazaj povas atingi en ili nur nivelon atribuatan al plurlingvismo (do plurlingveco de tiu persono laŭ la supraj difinoj).
Oni devas distingi la supre difinitan fenomenon kaj koncepton de plurlingvismo disde plurlingvaj kompetentecoj de iu persono.
Plurlingvaj kompetentecoj estas la tuto de la repertuaro de lingvaj rimedoj en diversaj lingvoj aliaj ol la primara denaska lingvo, kian difinita persono havas, sendepende de la grado de progresinteco en ĉiu el tiuj ĉi lingvoj. Estas konsilinde akcepti, ke ne estas konsiderataj rudimentaj ebloj de sinesprimado en fremda lingvo, t.e. ne estas atingata en difinita lingvo nivelo almenaŭ A1, kiu ebligus sencohave esprimi almenaŭ dekkelkajn parolturnojn kaj frazojn el la ĉiutaga vivo, ekz. responde al demandoj en tiu ĉi kampo. Sube de ĉi tiu minimuma nivelo, temas pri scioj, ne pri kapabloj, kio gravas por la koncepto de kompetenteco.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: La edukaj politikoj de eŭropaj landoj estas nuntempe direktitaj al edukado de mezlernejaj finlernintoj en plurlingvajn personojn kapablajn uzi relative libere almenaŭ du lingvojn (lingvo de la lernejo kaj minimume unu fremda lingvo). Ĝis kiam la instruato ne ekregas taŭgagrade fremdan lingvon, li estas nur kandidato por esti persono plurlingva.
Ekzemplo 2: Ĉiu dulingva persono estas plurlingva, sed relative malmultaj plurlingvaj personoj estas samtempe dulingvaj.
Ekzemplo 3: Persono el lingvokultura malplimulto, bone regangta la dominantan lingvon, devigan en la lernejo aŭ laborejo, kiu diferencas de lia denaska lingvo, estas plurlingva.
Ekzemplo 4: Lernanto de la lastaj klasoj de elementa lernejo, por kiu la lerneja lingvo estas la sola denaska lingvo, lernanta en la lernejo unu aŭ du fremdajn lingvojn sur la nivelo de la deviga instruprogramo, posedas bazajn plurlingvajn kompetentecojn. Tamen li ankoraŭ ne estas plurlingva persono en la supre menciita senco. Lia repertuaro de lingvaj rimedoj en fremdaj lingvoj, kaj sekve plurlingvaj kompetentecoj, konstante kreskas dum li progresas al pli altaj klasoj.
Plurkulturismo (individua) – fenomeno rilatanta al unuopa persono. Persono estas plurkultura, kiam li estas plurlingva. Ĉi tio signifas akcepton, ke tiu persono estas konatiĝinta kun la kulturo de difinita fremda lingvo almenaŭ tiom, kiom tio rezultas el la atingo de taŭga nivelo de kono de tiu ĉi lingvo. Sur la plej malalta ŝtupo kvalifikanta al plurlingvismo (B1+ aŭ B2) tio ne superas la supre menciitajn kulturelementojn apartenantajn al la unua nivelo, postulata en lingva komunikado.
Noto: Malfortaj lingvaj diferencigoj (variaĵoj de difinita lingvo, ekz. brita angla, usona angla aŭ novzelanda angla) kaj/aŭ malfortaj kulturaj diferencigoj (respektive: kulturoj brita, usona kaj novzelanda) estas tro feblaj por homo, kiu havas en almenaŭ du el ili progresintajn lingvajn kaj kulturajn kompetentecojn, nur pro tioj esti rigardata plurlingva/plurkultura.
Helpaj fenomenoj kaj nocioj en la kampo de inter- kaj transetna komunikado
Kelkaj el la prezentitaj ĉi-sube fenomenoj kaj proponitaj konceptoj restas ĝis nun ekster la amplekso de pli larĝaj esplorinteresoj. Ili estas propono de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo.
Transetna komunikado – komunikado inter personoj aŭ sociaj grupoj el malsamaj lingvokulturaj etnoj pere de lingvo, kiu ne estas la denaska lingvo de iu ajn el ĉi tiuj etnoj.
Interetna komunikado – komunikado inter personoj aŭ sociaj grupoj el diversaj lingvokulturaj etnoj pere de ajna lingvo, t.e. denaska por unu el tiuj etnoj aŭ denaska de neniu el ili.
Transetna komunikado estas ekzemplo de interetna komunikado.
Interlingvo (ankaŭ nomata lingua franca) – helplingvo, kiu en specifaj situacioj estas uzata kiel lingvo de interetna komunikado. Ĝi povas esti kaj lingvo posedanta denaskajn parolantojn kaj lingvo de lingvokultura kvazaŭetno.
Interlingvo (pli precize lingvo en la rolo de interlingvo) povas havi tutgloban karakteron (ekz. nuntempe la angla), regionan (ekz. la rusa en la Rusa Federacio kaj kelkaj najbaraj landoj), la hindia en Barato, la svahila en orienta Afriko), lokaj (ekz. la oficiala lingvo de la lando en kazo de kontaktoj inter enmigrintoj de malsamaj etnoj) aŭ intencitaj (tiucele kreitaj, ekz. esperanto uzata inter esperanto-parolantaj homoj de diversaj etnoj).
Interlingvo iafoje estas nomata internacia lingvo.
Ekzemploj klarigantaj kazojn de lingvo kiel interlingvo
Ekzemplo 1: La originala lingvo nomata lingua franca – t.e. la “lingvo de la frankoj” uzata dum kelkcent jaroj en la havenoj de Mediteraneo por komunikado inter homoj de malsamaj etnoj, kiu estis miksaĵo de latinidaj, greka kaj araba lingvoj. Ĝi ne estis lingvo de iu ajn tiama lingvokultura etno kiel tia, sed nur kvazaŭetno.
Ekzemplo 2: La angla lingvo uzata en la institucioj de la Eŭropa Unio – en la jaro 2023, post la briteliro, ĝi estas vaste uzata en la eŭropuniaj institucioj, kvankam ĝi ne estas la denaska lingvo de iu ajn lingvokultura etno de membroŝtato (mi preterlasas la fakton, ke la angla lingvo estas agnoskita en Irlando kaj Malto kiel oficiala lingvo en la eŭropuniaj institucioj).
Ekzemplo 3: La sveda lingvo uzata en Svedio de migrantoj kun diversaj denaskaj lingvoj por komunikado inter personoj el ĉi tiuj etnoj (t.e. ne apartenantaj primare al la svedlingva etno).
Ekzemplo 4: Latino en la periodo de malfrua mezepoko – uzata en kontaktoj inter eŭropaj socioj en malfrua mezepoko – ĝi estis lingvo de neniu tiama lingvokultura etno kiel tia, sed nur kvazaŭetno.
Ekzemplo 5: La lingvo esperanto uzata en kontaktoj inter esperantlingvaj komunumoj – ĝi estas lingvo de neniu primara lingvokultura etno kiel tia, sed nur de kvazaŭetno.
Interkulturismo – persono estas interkultura, se li havas kapablojn sperti, kompreni, pripensi kaj laŭeble ĝuste respekti (apliki) kulturajn diferencojn inter sia primara lingvokultura etno kaj almenaŭ unu alia etno; li krome scipovas relative libere uzi la lingvon de almenaŭ unu alia etno (t.e. li estas plurlingva).
La fundamenta elemento de ĉi tiu koncepto estas la demando, sur kia nivelo de inico konsiderataj kaj aplikataj estas kulturaj diferencoj. Tial necesas distingi malsamajn nivelojn:
Malaltnivela (komunika) interkulturismo – kiam estas konsiderataj kulturaj diferencoj rilataj nur al la maniero uzi lingvon en diversaj komunikaj sociaj situacioj. Temas pri socilingvistikaj kaj idiomaj diferencoj de difinita lingvo rilate al la propra aŭ aliaj ekkonataj.
Meznivela (partoprena) interkulturismo – kiam estas konsiderataj ne nur kulturaj diferencoj en la tereno de lingvouzo (komunikadaj), sed ankaŭ akompanas ilin sperto kaj kompetentecoj rezultantaj el la restado de iu persono en medio de alia lingvokultura etno ol sia propra (primara) dum sufiĉe longa periodo (ekz. almenaŭ 6 monatoj), por povi senti kaj praktiki tiujn diferencojn adekvate. Tio koncernas antaŭ ĉio tipajn por alia etno ĉiutagajn kutimojn, homajn interrilatojn kaj bazajn sciojn pri la kulturo kaj socia vivo de alia etno. Ne estas samtempe grava la grado de eniro en alian kulturon, ĉar ĝi dependas de la nivelo de ĝenerala instruiteco, la amplekso de interesiĝoj kaj la maniero de la funkciado de difinita persono ankaŭ en sia propra (primara) etno.
Persono havanta partoprenan sperton ĝenerale iĝas pozitive disponita al personoj el alia, tiel ekkonita etno aŭ kvazaŭetno.
Altnivela (plenkultura) interkulturismo – kiam persono orientiĝas en diferencoj koncernantaj la tutan sferon de kulturo, t.e. la manieron percepti la realon, gravajn por difinita kulturo kreaĵojn (verkojn), konotaciojn, heroojn, mitojn kaj aliajn determinantojn de kultura identeco – almenaŭ la plej gravajn.
En ĉi tiu kazo estas forigataj kulturaj baroj, kaj sekve ĝenerale ankaŭ antaŭjuĝoj kaj nepravigeblaj stereotipoj, kaj tio kontribuas al la malapero de netoleremo al homoj de denaska etno de la interparolanto pro lingvokulturaj diferencoj.
Speciala, plej alta kazo de altnivela interkultureco estas dukultura identiĝo, ekzemple kiam persono havas du denaskajn lingvojn kaj funkcias en du kulturoj, kun kiuj li identiĝas.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: Dulingva kaj dukultura persono manifestas nivelon de partoprenanta interkultureco, ĉar li dum jaroj moviĝas en ambaŭ lingvokulturaj medioj, kaj akirinte bonan instruitecon, ankaŭ la nivelon de plenkultura interkulturismo.
Ekzemplo 2: Lernejano, kies denaska lingvo diferencas de la lingvo lerneja, manifestas nivelon de partoprena interkulturism,o, ĉar li dum jaroj moviĝas en ambaŭ lingvokulturaj medioj.
Ekzemplo 3: Plurlingva mezlerneja finlerninto, kiu ne havis okazon longe restadi en la medio de flue parolantaj pri ĉiutagaj temoj la alproprigitan lingvon, t.e. ne lernis (ne praktikis) tiun lingvon per “enprofundiĝo” en tia medio dum sufiĉe longa periodo, atingas nur la nivelon de komunika interkulturismo.
Ekzemplo 4: Maristo aŭ havenlaboristo el la Mediteranea baseno uzante lingua franca montras nivelon de partoprena, sed ne altnivela interkulturismo, ĉar en tiu ĉi lingvo ĉi tiu nivelo praktike ne ekzistas.
(Inter)kultura sentemo – konscio pri kultura diverseco kaj preteco akcepti aliajn kulturojn (ankaŭ subkulturojn aŭ regionajn kaj mediajn diferencojn) kaj la kulturajn identecojn de iliaj portantoj.
Kaj ne estas grave, ĉu kaj kiomgrade certa persono konas fremdajn lingvojn – li povas scipovi uzi nenian, sed havi la kapablon sperti kaj kompreni la kulturajn diferencojn inter sia lingvokultura etno kaj aliaj kaj havi pozitivan sintenon al ili.
Interkultura sentemo estas iasence antaŭkondiĉo por akiri interkulturajn kompetentecojn sur meza kaj pli altaj niveloj.
Interkultura konscio – diferencas de interkultura sentemo per tio, ke ĝi ne postulas pretecon akcepti aliajn kulturojn. Tiusence estas sufiĉa interkulturismo malaltnivela (komunika).
Interkultura malfermiteco – eco kaj sinteno de persono (individuo) malfermita al kultura diverseco, gvidata de toleremo kaj respekto al la Aliulo. Ĝia bazo estas posedo de interkultura sentemo fare de difinita persono.
Interkultura malfermiteco povas esti selektema, t.e. limigita ĉe difinita persono al nur certaj kulturaj aŭ religiaj rondoj, ekskludante homojn el ekster tiuj rondoj. Ekz. sinteno al enmigrintoj povas dependi de la lando, el kiu ili venas, kaj/aŭ la religio, kiun ili konfesas.
Gravan efikon al la kreado de sintenoj de kultura malfermiteco havas rektaj kontaktoj kun personoj el aliaj lingvokulturaj etnoj. Ju pli granda konatiĝo kun Aliuloj, des pli grandaj ŝancoj al malfermiteco.
Akiro de plurlingvaj kaj plurkulturaj komunikaj kompetentecoj antaŭenigas, sed per si mem ne kondukas aŭtomate al akiro de interkultura malfermiteco.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: Deviga lernado de fremda lingvo tute ne devas por unulingva persono konduki al la akiro de interkultura malfermiteco. Ĉe iuj homoj kontaktoj kun alia lingvo, kaj precipe kun alia kulturo, povas kaŭzi timojn ekz. pri minacoj al la sento de sia propra identeco aŭ identeco de propra lingvokultura etno. Ĉi tio estas la bazo interalie por ksenofobaj movadoj kaj influoj, fermantaj la propran komunumon al la Aliulo.
Ekzemplo 2: Ekkono de interlingvo sur plurlingva nivelo, kiel ekz. de la angla, ne kaŭzas per si mem kulturan malfermitecon nek al homoj el la anglalingvaj etnoj nek al homoj el aliaj etnoj regantaj la anglan.
Ekzemplo 3: Ekkono de interlingvo sur plurlingva nivelo, kiel esperanto, kaj uzado de ĝi en la praktiko, rezultigas per si mem signifan malfermitecon al la Aliulo el ajna alia lingvokultura etno, ĉar esperantlingvaj komunumoj funkcias laŭ la principo de akcepto de la kultura malsameco de interparolantoj. Ĉi tiu malfermiteco grandparte transportiĝas al homoj el aliaj lingvokulturaj etnoj, kiuj ne konas esperanton.
Plurlingvismo de socio – rilatas al difinita komunumo sur la nivelo de ŝtato aŭ pli alta. Ĝi koncernas la gradon de saturiĝo per plurlingvaj kompetentecoj de la membroj de difinita socio kiel tuto. Estas konsiderataj nur kazoj de kono (fare de membro de donita socio) fremdan lingvon sur difinita nivelo (ekde B1+/B2) alia ol la unua denaska lingvo.
Ĉi tio estas kategorio mezurebla laŭ ŝtatoj, jaro de enketo, aĝogrupoj ktp.
Oni povas konsideri ekzemple la sekvajn mezurojn:
- laŭprocente esprimita nombro de plurlingvaj personoj sur difinita nivelo en la tuta konsiderata loĝantaro, ekz. la tuto de la socio, t.e. loĝantoj (malfacile taksebla), mezlernejaj finlernintoj laŭ programceloj (ĉiuj finlernintoj) aŭ laŭ fakte atingitaj rezultoj (ekz. almenaŭ 2/3 en la atestoskalo en difinita lando – en Pollando poentaro = 4),
- en la sama grupo da personoj kiel supre, konsiderado de ĉiu lingvo regata sur difinita nivelo aparte rilate al la tuta konsiderata loĝantaro – kiel mezuro reprezentanta averaĝan plurlingvismon en la socio,
- la nombro de lingvoj ĉeestantaj en la dua grupo, t.e. majstritaj en difinita socio kun minimuma sojla proporcio (ekz. 0,1% aŭ 0,01%, t.e. unu el 1.000 aŭ 10.000 personoj respektive) – la sojlo estas enkondukata por fortranĉi lingvojn sporade aŭ tre sporade praktikatajn (ekz. de unuopaj enmigrintoj el relative malgrandaj lingvokulturaj etnoj).
Kia povas esti la celo de tia esplorado? Antaŭ ĉio, ĝi povas esti komparebla pruvo por efikoj de edukaj politikoj en la kampo de fremdaj lingvoj.
Klarigaj ekzemploj
Ekzemplo 1: Mezlerneja finlerninto, kies sola denaska lingvo estas samtempe la lingvo de la lernejo kaj kiu sufiĉe regas unu fremdan lingvon – havos indikilon de plurlingvismo (mezuro n-ro 2) = 2.
Ekzemplo 2: La sama mezlerneja finlerninto, kiu aldone ekmajstris la grekan lingvon sur postulata nivelo, sed da personoj kun kono de ĉi tiu lingvo estas en la enketita loĝantaro malpli multe ol estas la konsiderata minimuma sojlo – havos indikilon de plurlingvismo (mezuro n-ro 2) = 3 kaj kadre la mezuron n-ro 3 tiu scipovo ne estos inkluzivita.
Ekzemplo 3: Persono el lingva (regiona) aŭ enmigrinta malplimulto, kiu havas du denaskajn lingvojn (unu el ili estas sub la sojlo laŭ mezuro n-ro 3), alian lingvon en la lernejo (laborejo), kaj konas je taŭga nivelo ankoraŭ unu fremdan lingvon sufiĉe popularan en difinita socio – havos indikilon de plurlingvismo (mezuro n-ro 2) = 4, kaj kadre la mezuron n-ro 3 estos inkluzivitaj nur 3 lingvoj.
Ekzemplo 4: En la konsiderata socio, la indikilo laŭ mezuro n-ro 2 estas < 1,5 — tio signifas, ke la plej multaj membroj de la socio estas unulingvaj.
Interkulturismo de socio – fenomeno kaj nocio paralela al plurlingvismo de socio, sed rilata al la sfero de kulturo, ne lingvo. Ĝi koncernas la gradon de saturiĝo per kulturaj kompetentecoj de membroj de difinita socio kiel tuto. Ĉar estis distingitaj tri niveloj de individua interkulturismo, necesas konsideri ankaŭ ĉi tiujn tri nivelojn en la kampo de socia interkulturismo.
Plurkulturismo de socio – nocio utila por konservi koherecon kun la antaŭaj klasifikoj, signifas komunikan interkulturismon, do malaltnivelan.
La plurkulturismo de la socio estas iel mezurebla, ĉar oni povas ĝin dedukti el la mezuroj de socia plurlingvismo, la ceteraj niveloj de interkulturismo de la socio estas kontraste kvante malfacile takseblaj.
Komento koncernanta la prezentitajn nociojn
La temoj kaj terminoj ĉi tie diskutitaj rondiras ĉirkaŭ la koncepto de socia plurismo, kvankam ĝi ne estas eksplicite uzata. Ĝi estas komprenata kiel respekto al sociaj diferencoj kaj akcepto fare de plimultaj grupoj minoritatajn grupojn surbaze de egaleco de ilia taksado (socia, kultura, lingva kaj politika).
Krome, estas grave, ke ĉi tiuj postuloj validu ne nur kaj ne tiom por du estaĵoj (ekz. la plimulta grupo kaj unu minoritata grupo), sed ankaŭ por multaj grupoj samtempe (tial en la nomoj troviĝas vorteroj: mult-, plur- aŭ inter-). Bedaŭrinde, en la supre prezentitaj difinoj, kies uzado lastatempe populariĝis, la aspekto de multeco koncernanta pli ol du estaĵojn ne estas rekte respegulata. Ĉi tio estas sendube malavantaĝo, kiu postulas kompletigon.
Tamen, en ĉiuj konsideroj de tiu ĉi studaĵo, por ekzemple kvalifiki ian personon kiel plurlingvan, plurkulturan aŭ interkulturan, mi akceptas la gradon de progresinteco en plej bone alproprigita dua lingvo/kulturo krom la primaraj denaskaj lingvoj. La nombro de tiaj lingvoj/kulturoj por difinita persono estas aparta afero.
La dua ĝenerala konsidero koncernas la fenomenon de lingva aŭ kultura transfero en kunteksto de plurlingvismo, plurkulturismo/interkulturismo, t.e. transportadon de kompetenteco de ajna speco de unu lingvo/kulturo al alia. Ĉi tio koncernas ĉefe la rilaton: fremda lingvo ↔ alia fremda lingvo, sed ĝi ankaŭ influas la plialtiĝon de kompetentecoj en la denaska lingvo de la uzanto.
Lingva interfero, t.e. la influo de unu lingvo sur alian, povas esti pozitiva (subteni) aŭ negativa (malfaciligi, erarigi).
Sendepende de la transfero, oni devas konsideri, ke alproprigado de fremdaj lingvoj pliigas la tiel nomatan lingvan konscion de la lernanto, t.e. intuicion (implicite, subkonscie), kiel lingvoj funkcias, kaj/aŭ eksplicite (en konsciata, nomata kaj kontrolata maniero). Tio koncernas ankaŭ la denaskan lingvon. Simile estas kun interkultura konscio.
- La politiko de la Konsilio de Eŭropo en la kampo de plurlingvismo, interkultureco kaj malfermiteco al la Aliulo
Kvankam la Konsilio de Eŭropo ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento promocias instruadon de fremdaj lingvoj kiel elementon de kultura politiko (1954 – adopto de la Eŭropa Kultura Konvencio – European Cultural Convention), speciala emfazo sur la politikon de plurlingvismo, interkulturismo kaj malfermiteco al la Aliulo estis metita en la jaro 2001 (proklamita kiel Eŭropa Jaro de Lingvoj – European Year of Languages) kun serio da publikaĵoj sub la ĝenerala nomo Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (Common European Framework of Reference for Languages – mallonge CEFR) kaj rilataj rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo. Precipe grava tiurilate estas la CEFR-publikaĵo, kiu establas nivelojn de fremdlingvo-kono (A1-C2).
Krome, en la lastaj jaroj okazis provo normigi kulturajn efikojn depende de la niveloj de lingvokono (A1-C2). Rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo rilataj al ĉi tiu temo:
- 1998 – rekomendo n-ro 98 (6) de la Komitato de Ministroj pri modernaj lingvoj – konsilanta efektivigon de la eduka politiko de la membroŝtatoj, kiu interalie:
- ebligas al eŭropanoj komunikadon kun personoj, kiuj parolas lingvon alian ol la denaska, kio siavice disvolvas malfermitecon de la menso kaj faciligas liberan fluon de informoj kaj homoj,
- disvolvas ĉe lernantoj respektadon de aliaj vivstiloj kaj ekipas ilin per la rimedoj por partopreni en multkultura mondo,
- promocias plurlingvismon, instigante eŭropanojn atingadi komunikajn kapablojn en multaj lingvoj,
- promocias la diversigon de la oferto de lernado de diversaj lingvoj.
- 1998 – rekomendo n-ro 1383 (1998) de la Parlamenta Asembleo pri lingva diversigo, kiu interalie:
- deklaras, ke la kono de fremdaj lingvoj, krom dimensio kultura kaj praktika, estas decida faktoro de kompreno inter homoj, toleremo al aliaj komunumoj, paco inter nacioj kaj protekto kontraŭ reveno de barbarismo,
- rekonante la rolon de la angla lingvo kiel lingua franca (interlingvo), konstatas, ke la kono de nur la angla kiel fremda lingvo estas nesufiĉa kaj metas kiel unu el la celoj de eduka politiko en Eŭropo la postulon, ke lernantoj ekposedu almenaŭ du fremdajn lingvojn.
- 2001 – rekomendo n-ro 1539 (2001) de la Parlamenta Asembleo pri la Eŭropa Jaro de Lingvoj, kiu interalie:
- akceptas la celojn de la iniciato de la Konsilio de Eŭropo enhavatajn en la proklamita Eŭropa Jarode Lingvoj 2001,
- emfazas la gravecon de la disvolvo de plurlingveco kiel komunikkapablon en kelkaj lingvoj ne nepre ellernitaj perfekte, kio interalie antaŭenigas dialogon, toleremon, reciprokan komprenon kaj riĉigon de homoj kaj kulturoj.
La efiko de ĉi tio estas interalie la kreo de la CEFR-portalo – Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.
- 2008 – rekomendo n-ro (2008) 7 de la Komitato de Ministroj pri la aplikado de CEFR kaj promocio de plurlingvismo, kuraĝiganta interalie:
- diversigi la instruatajn lingvojn en eduka politiko por disvolvi plurlingvecon de la eŭropanoj, ankaŭ kun la celo plifortigi socian koherecon kaj reciprokan komprenon,
- ne trakti en la instruprogramoj ĉiun el la lingvoj izolite, sed kiel koheran plurlingvan edukadon,
- konsideradi la rolon de lingvoinstruado por disvolvi ĉe la lernantoj interkulturan komprenon, respekton al alieco kaj socian konscion, kio estas rezulto de ilia konatiĝo kun pensmaniero kaj agado malsama ol la denaska.
La celoj de CEFR estas interalie:
- havigi komunan eŭropan bazon por ellabori programojn de fremdlingvo-instruado, lernolibrojn, ekzamenmetodojn ktp.,
- promocii plurlingvismon kaj diversigi elekteblajn lingvojn en eduka politiko,
- subteni la disvastigon de individua plurlingva profilo de unuopulo.
Plurlingvismo kaj plurkulturismo laŭ CEFR – ĉi tiuj nocioj rilatas al unuopa persono. CEFR ne disponigas unuforman, koncizan difinon de tiuj konceptoj. Ili estas kombinataj kun plurlingva kaj plurkultura kompetenteco de individuo, komprenata kiel dumvive disvolvata lingva/kultura repertuaro rezultanta el la grado de ekkono de diversaj lingvoj kaj kulturoj kun tiuj ĉi lingvoj ligitaj.
Kritika rigardo — malfortoj de la nuna aliro
(1)
La rekomendoj kaj CEFR silentas pri kiuj fremdaj lingvoj kaj kulturoj povas temi kaj kia povas esti la influo de konkreta fremda lingvo sur la plurlingvan kaj interkulturan repertuaron de individuo kaj la rezultantajn el ĝi kompetentecojn. Klara premiso ŝajnas esti, ke, laŭ CEFR, ajna ekkonita lingvo kaj ĝia kulturo plivastigas tiujn kompetentecojn ankaŭ rilate al aliaj, nekonataj lingvoj kaj kulturoj, t.e. ili interagas sur la metalingva/metakultura nivelo. Kiomgrade – oni ne scias. Tiaj konsideroj malestas.
(2)
Jam en 1998 rekomendo n-ro 1383 agnoskis la anglan kiel la bazan interlingvon en Eŭropo por universala instruado en eduka politiko. Ĝi listigis kiel sufiĉe ofte instruatajn la germanan, francan, hispanan kaj, malproksime malantaŭ ili, italan. Tamen ĝi ne precizigis, en kia rolo tiuj ĉi lingvoj funkciu – ĉu ankaŭ kiel interlingvoj (t.e. celitaj por komunikado inter nedenaskaj parolantoj de tia lingvo) aŭ ne.
Tio ĉi estas tre grava premiso. Se neniu el ĉi tiuj lingvoj krom la angla havu atribuitan rolon de interlingvo, ili devas esti traktataj egale en eduka politiko kun ĉiu alia fremda lingvo (cetere ne nur eŭropa). Ĉi tio ne reflektiĝas en realo – la aliaj lingvoj (krom regionaj en difinita tereno kaj ekz. la sveda en Finnlando, kaj iafoje najbara en landlima regiono) praktike ne estas instruataj en edukaj programoj de elementa kaj meza instruado. Tio estas klara manko koncerne postulon de diversigo kaj de rekono de egaleco de lingvoj.
Se oni argumentas, ke tiuj kaj ne aliaj lingvoj estas elektataj kiel dua fremda lingvo fare de lernantoj libervole, sub socia premo aŭ modo, aŭ ke mankas instruistoj de aliaj lingvoj – oni kaŝas la kapon en la sablon, kaj ne praktikas konscian, eŭropaskalan politikon de diverseco.
Ĉe tia aliro devas esti reviziita la elekto de dua fremda lingvo en politiko de lerneja edukado. Oni devas atenti la tiel nomatajn maloftajn lingvojn, t.e. relative rare alproprigatajn. La gamo da elekteblaj lingvoj devus esti radikale pliigita, ĉar lernado de malofta lingvo ligiĝas kun pli profunda eniro en la komunumon ĝin uzantan, kio ekstreme plimultigas interkulturajn kompetentecojn, multe pli ol, ekzemple, la nuntempe universala en Eŭropo lernado de la angla por pure komunikaj celoj.
Pli vasta gamo de fremdaj lingvoj en la socio signife pliigas plurlingvismon kaj interkulturecon de la socio. La socio kiel tuto akiras pli larĝan aliron al aliaj lingvokulturaj etnoj, kaj per la fenomeno de kultura difuzo, la orientiĝo pri aliaj kulturoj kaj pozitiva sinteno al ili disvastiĝas sur la tutan socion.
(3)
Grava premiso de la politiko de la Konsilio de Eŭropo kaj CEFR estas la konvinko, ke lernado de fremda lingvo neeviteble enkondukas la lernanton en la kulturon de la komunumo, por kiu ĝi estas etna lingvo. Dume, en la kampo de kulturo, sur ĉiuj ŝtupoj de lingvokono (ĝis la plej alta C2 inkluzive), la lernanto estas devigata alproprigi eventuale socilingvistikajn kaj idiomajn diferencojn de koncerna lingvo rilate al la propra aŭ aliaj lernataj, kaj adekvate ilin uzi. Revenante al la difinoj en Ĉapitro I, ĝi estas interkulturismo malaltnivela (komunika) sen ia ajn enprofundiĝo en striktasencan kulturon (kp. mez- kaj altnivela interkultureco).
Tio tutcerte ne sufiĉas por paroli pri plurkultureco kaj plurkultura, des pli interkultura kompetenteco. Kogne, tio ĉi estas elementoj gravaj en komunikado, ili permesas sufiĉe ĝuste sin movi en la lernata lingvo, sed ĉi tio ankoraŭ ne estas lernado pri la kulturo kreskinta surbaze de difinita lingvo. Estas domaĝe, ke la prilaboritaj normoj de la niveloj de kultura kompetenteco kaj instruprogramoj ne pasas eĉ sur niveloj C1-C2 ekster komunikajn kapablojn. Tio kontraŭdiras la rekomendojn kaj atendojn esprimitajn en la dokumentoj de la Konsilio de Eŭropo en la kampo de kulturo kaj interkulturismo.
En tiu ĉi situacio stariĝas fundamenta demando: kion laŭenhave kaj laŭefike signifas interkultureco kaj ekkono de alia kulturo per lernado de lingvo?
Ekzemple ĉu alproprigo de interlingvo kiel la angla estu kombinata kun ekkono, almenaŭ sur la meza nivelo, de la kulturo de denaskaj anglalingvanoj? De kiuj? El Anglio? El Usono? El Aŭstralio? Kaj kio pri kulturoj bazitaj sur aliaj eŭropaj lingvoj? Sen lerni la lingvon de alia kulturo, laŭ difino, oni eĉ ne povas paroli pri interkulturismo malaltnivela (komunika) rilate al tiu ĉi kulturo. Perado rilate al kulturo per la angla sur superkomunika nivelo (t.e. meza kaj/aŭ alta) povas foje doni iom da orientiĝo en okazo de longedaŭra kontakto kun personoj el difinita neanglalingva lingvokultura etno, kondiĉe ke ili bone parolas la anglan. Tamen tio ne estas situacioj antaŭviditaj en lernejaj instruprogramoj. Tial efektivigata eduka politiko en la kampo de fremdaj lingvoj estas surda al alia kulturo en la strikta senco.
Paradokse, akiri scion pri alia kulturo sur meza aŭ alta nivelo ne postulas bonan konon de iu ajn fremda lingvo. Por interesatoj sufiĉas tradukoj en la denaskan lingvon.
Tute alia situacio ekestas en la kazo de fremda lingvo, kiu ne rolas kiel interlingvo tuteŭropa. Ĝia lernado havas praktikan signifon en kontaktoj kun personoj el lingvokulturaj etnoj uzantaj tian lingvon, t.e. kun ĝiaj denaskaj parolantoj. Lernado de tia lingvo havas pli profundan signifon, se ĝi estas kombinita kun pli profunda eniro en la kulturon asociitan kun ĉi tiu lingvo (mi flankenlasas la pure komunikan bezonon de servoj aŭ kontaktoj kun personoj parolantaj difinitan fremdan lingvon). Ĉi tio estas stimulo por kombini lernadon de tia lingvo kun samtempa pli profunda ekkono de la kulturo.
Denove paradokse, laŭ tiu ĉi perspektivo, lernado de fremda lingvo ne plenumanta rolon de interlingvo devus esti celita al pli alta kultura nivelo ol lernado de la unua fremda lingvo, kiu praktike estas la angla kiel interlingvo.
(4)
CEFR rekonas la atingon de plurlingveco, t.e. plurlingvaj kompetentecoj, fare de persono jam sur la malplej alta nivelo A1 aŭ eĉ pli malalta. Tamen el la vidpunkto de komunikado aŭ akiro de lingvokapabloj A1-nivelo estas absolute nesufiĉa, praktike neebliganta ajnajn pozitivajn komunikajn efikojn. Fakte, ĝi respondas pli-malpli al parkerigo kun ioma kompreno de unupaĝa dialogo. Tia nivelo ne permesas aktive partopreni en komunika procezo kun alilingva persono.
Pro tio en la difinoj koncernantaj plurlingvismon enhavataj en Ĉapitro I estas enkondukita minimuma nivelo B1+ aŭ B2 por ekrigardi personon kiel plurlingvan. Oni povas tiam paroli pri plurlingveco (en la senco de regataj lingvoj) de iu persono respektive sur nivelo B1+, B2, C1, C2. Ekzemple en la kadro de plurlingvismo je nivelo C1 povas aperi nur 2 lingvoj (la sola denaska kaj unu fremda) dum je nivelo B1+ ekzemple 4, en tiuj 3 nedenaskaj.
En kazo de plurlingvismo de socio kiel tuto oni povas simile mezuri la nivelon de plurlingvismo kaj rilate la nombron de la lingvoj kaj la nivelon de ilia alproprigo.
(5)
Plurkulturismo estas laŭ CEFR difinita malsame ol en la terminoj de Ĉapitro I – ĝi havas identecan karakteron, nome:
Plurkulturismo – fenomeno rilatanta al persono plurkultura, se li volas (scipovas) identigi sin kun almenaŭ du kulturoj bazitaj sur malsamaj lingvoj (du lingvokulturaj etnoj). Tia aliro al plurkulturismo respondas al la nocio de dukulturismo difinita en Ĉapitro I. Ĉi tio estas grava rimarko, ĉar identeca aliro al plurkulturismo estas interne nekohera, kontraŭa al aliaj terminoj uzataj de CEFR. Antaŭ ĉio ĝi ne estas paralela al la difino de plurlingvismo (tre malproksima de tia grado de ankriĝo en la alia lingvo). Tamen ĝi estas kohera kun la koncepto de dulingvismo (t.e. du aŭ pli da denaskaj lingvoj).
(6)
Nepravigebla premiso estas la kredo, ke ellerno de fremda lingvo implicas ekkonon de ĝia kulturo, kaj tio siavice neeviteble kondukas al malfermiteco al la Aliulo kaj pozitiva sinteno al li. Malfermiteco al la Aliulo (fremdulo) estas multe pli komplika afero, dependa de multaj aliaj, ofte pli gravaj faktoroj ol alproprigo de lia lingvo.
Ekzemple nurnura, eĉ efika komunikado en fremda lingvo kun persono ne apartenanta al la sama kultura rondo, nek implicas deziron lerni pri la kulturo de la etna lingvo de tiu persono, nek signifas malfermitecon kaj akcepton de homoj el ĉi tiu etno. En tiu ĉi kazo povas okazi manko de interkultura sentemo, aŭ kun ĝia limiteco aŭ tutsimple kun foresto de motivado.
Spite al la deklarataj kaj forte emfazataj en eŭropa eduka politiko postuloj kaj atendoj, la sekvaj implicoj povas okazadi, sed ne estas garantiataj, kaj do oni ne povas ilin akcepti kiel efikan solvon de la problemo:
lernado kaŭzas ekkonon kaŭzas toleremon
de fremda → de la kulturo → de alieco pro
lingvo de ties uzantoj kulturaj difeencoj
kaj simile:
implicas implikcas interkulturan
plurlingvismo → interkulturismon → malfermitecon
superkomunikan (akcepton de alieco)
Ĉi tiuj premisoj ne estas veraj nek individue nek socie.Tio ŝajnas esti nur belsonaj, sed iluziaj sloganoj.
- Finaj konsideroj
Plurlingvismo estas ne nur kaj ne ĉefe afero de interetna komunikado. Kun ĉi tiu temo ligiĝas multaj signifoplenaj problemoj, interalie:
- lernado de fremda lingvo kiel faktoro de mensa disvolviĝo de individuo, inkluzive de kogna potencialo kaj neŭrona disvolviĝo de la cerbo – kio havas signifon transpaŝantan malproksimen ekster la akiro de lingvaj kompetentecoj kiel tiaj,
- riĉigo de la kultura kaj socia kapitalo de individuo kaj komunumo,
- pli larĝa aliro al scio kaj al akirado de kapabloj nemalhaveblaj en socia, profesia ktp. vivo,
- pli bonaj ebloj kaj vivnivelo kaj ankaŭ kunvivado en lingve kaj kulture diversigita Eŭropo kaj en tutglobiĝanta mondo,
- disvolviĝo de profesia kariero, enspezaj kaj turismaj efikoj.
Konsiderante la efikon de lernado de fremda lingvo sur la cerban disvolviĝon, valoras rimarki du sociajn grupojn, preskaŭ tute ignoratajn en la aspekto de fremdlingvo-lernado kaj plurlingvismo.
La unua estas personoj en emerita aĝo. En ilia kazo la lernado de fremda lingvo (nepre nova, ĝis nun nekonata) pozitive efikas per bremsado de neŭrona degenero en la cerbo kaj prokrastas la maljuniĝajn procezojn, disvolviĝon de demenco ktp. Krome ĝi estas bonega aktivado pleniganta la liberan tempon. Da homoj en ĉi tiu aĝo en la maljuniĝanta Eŭropo (kaj ne nur) estas jam kelkdek procentoj. Do ĝi estas grandega celgrupo.
La dua grupo inkluzivas infanojn kaj geadoleskantojn sub intelekta normo, t.e. kun reduktitaj intelektaj kapabloj (71-90 en la inteligenteca kvocienta skalo) aŭ kun intelekta handikapo en milda grado (55-70 en la inteligenteca kvocienta skalo). Da unuaj estas en la socioj 15-20%, da duaj, ĉirkaŭ 2%. Kaj ĉi tie ekestas fundamenta problemo. En la praktiko, en la nuna instrumodelo, ĉi tiuj gejunuloj ne havas ŝancon lerni eĉ unu etnan fremdan lingvon almenaŭ sur B1-nivelo. Ajna fremda lingvo, inkluzive de la komune postulata angla, estas simple tro malfacila. Ĉi tio ne nur kondukas al ekskludo de tiuj personoj el interetna cirkulado, sed ankaŭ, pro etaj rezultoj de teda lernado, ne alportas aparte gravan por ili neŭronan disvolviĝon de la cerbo. Ĉe intelektaj neplenkapabluloj ĝi ekskludas ĉi tiun sferon el la politiko de inkluziveco.
Se temas pri ĉi tiu grupo, troveblas du solvoj. La unua estas ŝanĝi la tradician lernejan instrumodelon (2-3 fojojn semajne po 1 lernohoro) al modelo forte subtenata de kunestado kun samaĝuloj en difinita lingvokomunumo (ekz. po almenaŭ 2 semajnoj ĉiujare). La dua, pli facila organize kaj finance, estas lernado de multe pli simpla fremda lingvo ol lingvo etna — nuntempe tia lingvo estas esperanto. Ĝi povas esti la unua instruata fremda lingvo — tiam ĝia instruado havas karakteron propedeŭtikan, aŭ la dua, instruata paralele — tiam ĝia lernado havas karakteron akcelantan, t.e. plirapidigantan neŭronan disvolviĝon kaj disvolviĝon de lingvaj kompetentecoj tiel rilate al la denaska lingvo kiel ankaŭ al alia fremda lingvo.
Parenteze, eklerni esperanton en pliaĝeco ankaŭ estus tre konsilinde, ĉar ĝi estas pli facile lernebla.
Plurlingvismo, interkulturismo ktp. — kiacele okupiĝi pri tio?
Unue, la priskribitaj ĉi tie fenomenoj ekzistas kaj estas gravaj por individuoj kaj por socioj. Tial ili devus esti submetitaj al esplorado kaj rekono, kia estas la situacio en difinita tereno (ekz en Eŭropo, tutmonde, en lando plurlingva, diverslingva ktp., en kondiĉoj de alfluo de homoj el aliaj lingvo kulturaj etnoj), en difinita tempo.
Due, ĉi tiu esplorado havas praktikan signifon por la kreado kaj efektivigo de edukaj kaj sociaj politikoj je ŝtata kaj superŝtata skalo.
Ni atentu ĉi tie pri interkulturismo kaj ĝiaj defioj. Ekzistis kaj ekzistas en ĉi tiu tereno du politikoj.
La unua estas sorb-orientita – t.e. ĝi okupiĝas pri la respondo al la demando, kiel lingve kaj kulture inkluzivi aliajn en nian kulturon kaj socian vivon. En la lerneja edukado en unuopaj landoj ekestas strukture kontraŭdiraj taskoj. Kiel regulo, edukado estas naciisma – la lernejo estas devigata kultivi la lingvon kaj valorojn ŝlosilajn por propra (dominanta) kulturo, propra lingvokultura etno. Samtempe, pro lernantoj kun aliaj denaskaj lingvoj, la lernejo devas entiri ilin en sian pornacian sintenon por ili ne malofte fremdan kaj ne nepre asertatan.
La dua estas penetr-orientita – t.e. kiel pli bone ekkoni aliajn kulturojn. Kiel eliri el sia kogna, mensa kaj socia postrestejo kaj bone sin senti en alilingvaj kaj alikulturaj medioj.
Estiĝas ankaŭ pli vasta rigardo al la demando de plurlingvismo ol nur fremdaj lingvoj kiel tiaj. Ĝi koncernas ekzemple:
- signolingvojn, ne nur en la kampo de plurlingvismo de surdmutuloj pro la neceso regi la parolan lingvon kaj la bazitan sur ĝi signolingvon, sed ankaŭ uzado de diversaj signolingvoj en interetna komunikado,
- programlingvoj – multlingveco revenas ĉi-kaze al la areno, ĉar oni denove postulas de programistoj, ke ili konu multajn programlingvojn.
Ekzemploj de edukaj defioj mankantaj en la politiko de la Konsilio de Eŭropo kaj de CEFR.
Surbaze de ĉi-supraj konsideroj aperas interalie jenaj defioj:
- kiaj estas la celoj de fremdlingvo-lernado krom komunikada, ekz. disvolviĝo de kognaj kapabloj (cerbo), formado de porsociaj kondutoj, psikologiaj aspektoj de fremdlingvo-lernado (en okazo de sukceso aŭ inverse: en okazo de malbonaj rezultoj),
- lerneja lingvo kiel lingua franca por personoj kun malsamaj denaskaj lingvoj – aliro kaj konsekvencoj,
- instruado de fremda lingvo al personoj kun reduktita intelekta kapablo kaj neplenkapabloj,
- plivastigo de la gamo de fremdaj lingvoj elekteblaj far la lernanto – inkluzive de maloftaj lingvoj,
- lerneja instrumodelo kaj efikeco – eksterlerneja edukado kaj la postuloj enprofundigi la lernanton en fremdlingvan medion.
Se ni premisas, ke en la eŭropa modelo la unua fremda lingvo en edukado estas la angla kiel interlingvo, oni devas klare respondi la demandon: kian sencon havas por lernejanoj la lernado de dua fremda lingvo? La bezono de komunikado sur la superetna nivelo estas jam efektivigata de la angla. Kia do estu la funkcio de plia fremda lingvo? Ekzemple:
- konatiĝo kun la kulturo kaj literaturo de la komunumo ĉi tiun lingvon uzanta por eventuale eniri en ĝin en la estonteco profesie aŭ vivcele?
- kognaj valoroj kaj plifortigo de lingvokonscio (ankaŭ en la lerneja lingvo) rezultanta el la lernado mem de fremda lingvo – ĉu en ĉi tiu kazo, la elekto de la dua lingvo gravas?
Oni devas rimarki, ke en la kazo de enmigrintaj familioj, la unua kaj plej grava fremda lingvo estas ĝenerale la administra kaj lerneja lingvo de difinita lando, kiun oni aldone devas ekkoni sur kiel eble plej alta nivelo.
Kiel povas por la individuo efiki bona alproprigo de fremda lingvo – tri kazoj:
La angla kiel interlingvo – aktuale granda fenestro al granda mondo en komunikada sfero. Per si mem ne evoluigas plurkulturismon, sed monokulturismon de superetna anglalingva etoso (ĉefe en populara kulturo). Etoso esti civitano de globa mondo. Denaska uzanto de la angla estas privilegata komunike, sed ne scipovante sufuĉe bone alian lingvon estas samtempe handikapita koncerne propran (meta)lingvan konscion kaj plurkulturismon.
Esperanto – malgranda fenestro al signifa plurkulturismo. Etoso de respekto al kultura diverseco. Efika vojo al evoluigo de propra (meta)lingva konscio. Videble disvolvas plurlingvan potencialon.
Alia etna fremdlingvo – malfermo de la pordo al alia kujlturo pere de la ebleco enprofundiĝi en ĝin. Etoso de la respekto al minimume unu alia kulturo. Evoluigas (meta)lingvan konscion. Averaĝe pli granda evoluigo de plurkultura potencialo ol kaze de nur la angla kiel interlingvo, malpli granda ol alproprigo de esperanto.
Ekzemploj de esplordefioj
Krom la supre prezentitaj problemoj estas multaj temoj por esploro pri plurlingvismo, interetna komunikado kaj la sinteno al la Aliuloj. Jen kelke da ili:
- proponoj por mezuri la gradon de plurlingvismo kaj interkulturismo ĉe individuoj kaj en socia skalo,
- plurlingvismo laŭ la instruprogramoj kaj la efektive atingataj rezultoj,
- esploroj pri la eksterlerneja sfero — edukado ekster la lernejo, edukado universitata, lernado rilata al laborloko, plurkulturismo en “surstrataj” kontaktoj, t.e. priservado fare de personoj el ekster denaska lingvokultura etno (butikoj, bazaroj, servoj) kaj en eksterlanda turismo,
- la temo de lingva kaj kultura distanco (en alia dimensio ol Hofstede konsideras) inter la primara lingvokultura etno kaj aliaj lingvoj/etnoj — ĝia influo sur efikecon de lernado de lingvo alia ol la denaska,
- la forto de transfero inter la unua fremda lingvo kaj la postaj,
- kiel la ekkono de difinita lingvo rilatas al la temo de interkultura malfermiteco kaj akcepto de la Aliulo – inkluzive de la intensigo de ksenofobio kaj kontraŭenmigrintaj sintenoj, ankaŭ en la kunteksto de klimataj ŝanĝoj kaj demografiaj problemoj, kaj krome de labormerkataj mankoj en Eŭropo.
Tradukis el la pola: E. Malewicz
[1] Ekz. en Pollando AD 2023 ĝi estas la nivelo atendata ĉe la fino de mezlernejo rilate la 1-an fremdan lingvon. En la kazo de la 2-a oni atendas nur A2+-nivelon, kio ne sufiĉas por libera konversacio.
