Raporto pri la eksperimenta pilota projekto en bazlernejo 2022/26 – septembro 2026

Lernantoj kun limigitaj intelektaj kapabloj, precipe tiuj kies kvociento de inteligento (IK) klasifikas ilin al grupo kun milda neplenkapablo[1] (54-70 IK) havas ne nur ĝeneralajn intelektajn deficitojn sed tre ofte ankaŭ pli profundajn specifajn, ekzemple en lernado de lingvoj aŭ matematiko. Ne  respondecas pri tio iliaj instruistoj, nek la gepatroj sed la cerbo. Evidentiĝas, ke iliaj rezultoj en lernado de deviga fremda lingvo en lernejaj cirkonstancoj restas tre mizeraj (kun esceptaj kazoj inter lernantoj en aŭtisma spektro).

Rigardante la diagramon de la Gaŭsa statistika distribuo pri inteligento oni konstatas, ke en la socio – sendepende de lando, epoko aŭ ekonomiaj/kulturaj kondiĉoj de la familio – proksimume 2,28% da personoj havas intelektajn neplenkapablojn (<70 IK), el kiuj proksimume 2,17% je milda nivelo. Do, averaĝe ĉiu 50-a persono.

                Estas science pruvite, ke lernado de nova fremda lingvo evoluigas neŭronajn ligojn en tiuj partoj de la cebo kiuj respondecas pri lingvaj kapabloj. En seniora aĝo la lernado de novaj fremdaj lingvoj helpas malrapidigi la mensodegenerajn procesojn.

La Fondaĵo PLURIKO organizis eksperimenton nomitan Lingva Terapio de la Menso en bazlernejo por lernantoj kun specialaj edukaj bezonoj rilatantaj al intelekto, kredante ke lernado de relative facile lernebla fremda lingvo efikos terapie al la mensokapabloj de la lernantoj. Estis elektita bazlernejo pri speciala edukado de lernantoj kun milda neplenkapablo en Piaseczno, urbo apud Varsovio en Pollando. En la eksperimenta grupo, kiu dum du jaroj lernis esperanton po du 45-minutaj lernohoroj semajne partoprenis 4 gelernantoj, en la kontrola grupo 4 aliaj. Ĉiuj komence de la sama 4-a klasnivelo, kio estis grava kondiĉo por fidinda scienca pritraktado.

La eksperimento havis pilotan karakteron. Temis pri la prilaboro de la metodoj de scienca pritraktado, preparo kaj kontrolo en la praktiko la elektitajn testojn, prilaboro de la rezultoj kaj – tre grave – establo de organizaj metodoj plenumi tiuspecan eksperimenton.

La programon de la testoj preparis kaj la rezultojn prilaboras sciencistoj el kelkaj polaj univesitatoj (pri instruado  de fremda lingvo, speciala pedagogio, psikologio, mezurado de la cerbo, statistiko) kaj plenumis ilin poste ankaŭ aliaj specialistoj (pedagogoj, psikologoj, instruistoj de la lernejo). Oni sukcesis efektivigi jenajn testojn:

Psikologiajn – realigatajn far atestitaj psikologoj:

  1. SB-5 – Stanford-Binet testo mezuranta la kvocienton de inteligento
  2. ABAS- 3 – mezuranta funkciajn kaj sociajn kondutojn (demandaro realigata far la instruisto kaj la gepatro)
  3. IDS-2 – mezuranta emoci-sociajn funkciojn (fine montriĝis ne taŭga por la eksperimento)

Lingvajn – realigatajn far instruistoj de la partoprenantoj:

5-7)               Pritakso de la nivelo de mastrumado de la pola, angla kaj esperanto

Lingvajn – realigatajn far la lernantoj:

  • Pritakso de ĝeneralaj lingvaj kapabloj (lingva konscio)
  • Bildtesto – priskribo de la enhavo de bildo kun familio en la salono – realigata far lernanto en fremda lingvo (fine montriĝis ne taŭga por la eksperimento)
  • Komparo de elektitaj lingvokapabloj en esperanto kaj en la deviga fremda lingvo fine de la dujara instruperiodo (en la kontrola grupo nur mezuro koncerne la anglan)

Kaj – nur far la gepatro:

  1. Pritakso de la eksperimento.

Pro organizaj kialoj oni ne sukcesis aranĝi la planitajn mezuradojn de neŭronaj parametroj de la cerbo per magneta resonanco (MRI metodo).

La testado okazis komence de la lernado (4-a jarklaso), post unu jaro koncerne esperanton, post du jaroj la tuta baterio de testoj (6-a jarklaso), kaj aktuale postkontrole post sekvaj 2 jaroj la tuta baterio krom SB-5 (8-a jarklaso). Tio estas t.n. longitudaj studoj.

Tuta eksperimento okazis la PLURIKO metodo, kiu inkluzivas instruadon de esperanto  la instruiston, elekton de lernilioj por lernejanoj, preparon kaj efektivigon de la bterio de testoj, prilaboron de la rezultoj.

Rezultoj

Pro malgranda nombro da partoprenantoj ne eblas konkludi statistike. Tamen kelkaj konkludoj jam povas esti formulitaj (en tiu konkludadoj estas eliminita unu lernanto el la eksperimenta grupo kiu ne lernis antaŭe la anglan):

  1. Ĉiuj lernantoj de esperanto post du jaroj de lernado (proskimume 120 lernohoroj) atingis iom pli altan scipovon de esperanto ol de la angla (ne malpli ol 480 lernohoroj dum 6 jaroj).
  2. Ĉiuj lernantoj de esperanto atingis en la angla pli altan nivelon ol la ceteraj 8 de la klaso.
  3. Konforme al la iom riska hipotezo IK de la lernantoj de esperanto ne malaltiĝis post du jaroj. Tio estas grava psikologia konstato ĉar lernantoj  kun intelektaj neplenkabloj lernas kaj progresas malpli rapide ol averaĝe en la populacio. Ĝenerale oni povas atendi malaltigon de IK (ĉar la kvociento estas mezurata kompare kun samaĝuloj en la tuta populacio). Malaltigo videbliĝis tamen ĉe du lernantoj el la kontrola grupo. Oni ĉiukaze ne rajtas atribui la diferencon inter ambaŭ grupoj al la lernado aŭ ne de esperanto, povas roli aliaj faktoroj.
  4. Neniu lernanto de la  angla aŭ esperanto plene atingis la nivelon proksiman al A1.
  5. Unu lernanto daŭrigis lernadon de esperanto dum du sekvaj jaroj sed nur po 1 lernohoro semajne kompare kun 3 lernohoroj de la angla. Tamen laŭ la kompartesto en ambaŭ lingvoj lia sciopovo de esperanto denove iom superis tiun de la angla.
  6. Evidentiĝis, kio ja nestas surpriza, ke ankaŭ lernantoj kun mildnivela intelekta neplenkapablo lernas esperanton 3-4 oble pli rapide ol la devigan anglan. Do, tiu hipotezo de la eksperimento ne estas kontraŭita.
  7. Supozeble lernado de esperanto efikas terapie al la evoluo de la menso ĉe lernantoj kun intelekta neplenkapablo je milda nivelo. Do, ankaŭ tiu hipotezo de la eksperimento ne estas kontraŭita.
  8. Rajtigita kaj racia estiĝas rekomendo instrui almenaŭ parton de tiaj lernantoj esperanton dum eĉ malpli da lernohoroj anstataŭ etnan fremdan lingvon. Ili tiam havus ŝancon minimime baznivele komunikiĝi fremdlingve kun aliaj, anstataŭ partopreni instruadon ekzemple de la angla kun naiva kredo, ke tio estus pli utila por ili.

Defioj por estonto

Organizado de la eksperimento montriĝis tre komplika. Kutime en la klasoj en tiuspecaj lernejoj estas ne pli ol 5-6 lernantoj[2]. El tiuj pretas partopreni ne plu ol duono de la gepatroj. Aranĝi lecionojn por tiom malgranda grupo praktike ne havas sencon.

El inter preskaŭ 10 specialaj lernejoj en Varsovio kaj regiono ni trovis nur unu kiu havis adekvate nombran 4-an klason. Tamen finfine tiea direktoro ne sukcesis trovi instruist(in)on de la angla pretan mem lerni esperanton por poste instrui ĝin (instruantoj sen kapabloj instrui en specialaj lernejoj pro sciencaj kialoj ne povas esti konsiderataj, krome postulata estas la sama instruisto en la klaso por ambaŭ fremdaj lingvoj).

Por rajtigite konkludi kaj pravigi la hipotezojn nepraj estas grupoj (eksperimenta kaj kontrola) po minimume 40 lernantoj. KIel, do, oni povus daŭrigi la eksperimenton? Eblas ekzemple konsideri instruadon de esperanto en diversaj landoj en ĝeneralaj bazlernejoj kun integraj klasoj havantaj lernantojn kun milda intelekta neplenkapablo sed sen aŭtismo. Nur tiujn on testadus laŭ la metodoj el la priskribita pilota projekto. Kiu pretas?

Pli detala priskribo de la projekto troveblas en la paĝaro www.pluriko.net.


[1] Oni jam ne plu uzas terminojn „handikapulo”, „persono postrestinta”, nek „persono  neplenkapabla”. Nuntempe korekta  esprimo estas ”persono kun neplenkapablo(j)”. Ja tia persono foje estas plenkapabla en certaj sferoj (ekzemple partoprenantoj de la eksprimento kelkfoje prezentis specifajn kapablojn eĉ super la averaĝa normo, dum en aliaj ne plene tamen almenaŭ iomgrade).

[2] Oni ne povas konsideri lernantojn kun aŭtismo, ĉar ili ne rajtas lerni komune kun la aliaj kun neplenkapabloj.